Ŝiĝjaĝŭango
Ŝiĝjaĝŭango | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 050000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 640 458 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 757 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 3′ N, 114° 31′ O (mapo)38.0425114.51Koordinatoj: 38° 3′ N, 114° 31′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 83 m [+] | ||||
Areo | 14060,14 km² (1 406 014 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Shijiazhuang [+] | |||||
Ŝiĝjaĝŭango aŭ Shijiazhuang estas ĉefurbo de provinco Hebejo en la mezoriento de la Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "Vilaĝo de la Ŝtonoj".
Situo
[redakti | redakti fonton]Ŝiĝjaĝŭango situas inter ebenaĵo kaj piedo de montoj. Pekino troviĝas je 320 km-oj. La urbo havas internacian flughavenon.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis proksimume en 200 a.K. Poste la komunumo estis distrikturbo. La evoluo de Ŝiĝjaĝŭango komenciĝis nur en 1905 pro alveno de fervojo. La komercado tuj vigliĝis. Post la 2-a mondmilito la urbo industriiĝis.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ŝiĝjaĝŭango havas parte subtropikan, parte kontinentan klimaton. Januare la averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 0 °C. La vintro estas seka, kelkfoje alvenas anticiklono el Siberio. Jare pluvas (plej ofte somere) po 517 mm.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Ŝiĝjaĝŭango havas la sekvantajn ĝemelurbojn:
- Saskatuno (Saskaĉevano), Kanado
- Bielsko-Biala, Pollando
- Ĉeonan, Sud-Koreio
- Soria, Hispanio
- Falkenberg, Svedio
- Des Moines, Usono
- Edison (Nov-Ĵerzejo), Usono
- Nagykanizsa, Hungario
- Bankstown, Aŭstralio
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Palaco de Artoj en Ŝiĝjaĝŭango
-
Strato en Ŝiĝjaĝŭango