Ĉeflando
Aspekto
- Temas pri la geomorfologia/geopolitika termino.
Ĉeflando kutime celas signifi la kontinentan parton de regiono, sen enhavi proksimajn insulojn. La loĝantoj de la ĉeflando nomiĝas inter insulanoj ĉeflandanoj. Ĉar kutime pli multnombras ĉeflandanoj ol insulanoj, ili kutime dominas kulture, socie, politike, ktp, la vivon ankaŭ en la insuloj.
Ekzemploj:
- Ĉeflanda Aŭstralio, sen Tasmanio.
- Ĉeflanda Kanado, sen Novlando kaj Vankuvera Insulo.
- Ĉeflanda aŭ ĉeftera Ĉinio, ne inkluzivas ekzemple la insulon Tajvanon, la insularojn Ĝinmenoj, Macuoj kaj Penghuoj. Ĉar post la ĉina enlanda milito ekde 1949 la Popola Respubliko Ĉinio kontrolis preskaŭ la tutan ĉefteran Ĉinio, dum la plej multaj ĉinaj insuloj restis en la Respubliko Ĉinio kun politika centro en Tajvano, de tiam oni ofte egaligas la nomon de ĉeftera Ĉinio al la komunisma ŝtato Popola Respubliko Ĉinio, do ne kalkulas ĝia teritorio Honkongon (insulo kaj apuda duoninsulo) nek Makaon, sed inkluzivigas insulon Hainan - tio praktikas, por politike diferencigi unuflanke la specialajn administrajn dividojn Honkongo kaj Makao kaj aliflanke la Respublikon Ĉinion de la centra parto de la Popola Respubliko Ĉinio, sed el geografia vidpunkto ne tute ĝustas.