Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Viand-anstataŭaĵo

Checked
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honkongo-stila tofuo el budhisma kuirarto estas preparita kiel vianda alternativo
Tempea hamburgero
Vegana pseŭdovianda torto, enhavanta sojan proteinon kaj fungojn, el aŭstralia bakejo
Du pecoj da vegetara lardo

Viand-anstataŭaĵo, ankaŭ nomata vianda alternativo, vianda substituaĵo, viand-imitaĵo, vianda analogaĵo, vegetara viandovegana viando, imitas certajn estetikajn kvalitojn (ekz. teksturon, guston, aspekton) kaj/aŭ kemiajn karakterizaĵojn de specifaj tipoj de viando.

Ĝenerale, viand-anstataŭĵo signifas manĝaĵon el vegetaraj ingrediencoj kaj foje sen ĉiaj bestaĵoj, ekzemple lakto. Multaj anstataŭaĵoj estas soj-bazitaj (ekz. tofuo, tempeo) aŭ gluteno-bazitaj, sed nun ankaŭ povas esti bazitaj sur piza proteino. La merkata celgrupo de viand-anstataŭaĵoj inkludas vegetaranojn, veganojn, nevegetaranojn, kiuj celas redukti sian viandokonsumon, kaj homoj obeantaj religiajn dietajn leĝojn en hinduismo, judismo, islamo kaj budhismo.

Tofuo, populara viand-anstataŭĵo el sojo, estis inventita en Ĉinio dum la dinastio Han.[1] Dokumento skribita de Tao Gu (903–970) diris, ke oni valoras tofuon kiel imitan viandon. Viand-anstataŭaĵoj kiel tofuo kaj tritika gluteno estas asociataj kun budhisma kuirarto en Ĉinio kaj aliaj partoj de Orienta Azio.[2] En la hodiaŭa Ĉinio, tofuo estas ofte preparita kun porkaĵo, pro tio, ke la Han-ĉinoj ne konsideras tofuon kiel viandan analogaĵon. Ekzemplo estas ma po dofu (麻婆豆腐). En la mezepoka Eŭropo, viandaj analogaĵoj estis popularaj dum la kristana observo de Karesmo, kiam la konsumo de viando el varmasangaj bestoj estas malpermesita.[3]

Viand-anstataŭaĵo ankaŭ povas temi pri viando-bazita kaj/aŭ malpli-multekosta alternativo al iu vianda produkto, kiel surimi.

Alternativa moderna teknologio estas kultivita viando, kreskigita in vitro de la muskolaj histoj de bestoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]