Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Viand-anstataŭaĵo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][atendante kontrolon]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e esperantigo de citŝablonoj per AWB
 
(9 mezaj versioj de alia uzanto ne montriĝas)
Linio 3: Linio 3:
[[Dosiero:Vegan_Meat_Pie_01_Pengo.jpg|eta|[[Veganismo|Vegana]] pseŭdovianda torto, enhavanta sojan proteinon kaj fungojn, el aŭstralia [[Panbakejo|bakejo]]]]
[[Dosiero:Vegan_Meat_Pie_01_Pengo.jpg|eta|[[Veganismo|Vegana]] pseŭdovianda torto, enhavanta sojan proteinon kaj fungojn, el aŭstralia [[Panbakejo|bakejo]]]]
[[Dosiero:Two_slices_of_mock_meat_or_vegetarian_bacon.jpg|eta|Du pecoj da vegetara lardo]]
[[Dosiero:Two_slices_of_mock_meat_or_vegetarian_bacon.jpg|eta|Du pecoj da vegetara lardo]]
'''Viand-anstataŭaĵo''', ankaŭ nomata '''vianda alternativo''', '''vianda substituaĵo''', '''viand-imitaĵo''', '''vianda analogaĵo''', '''vegetara viando''' aŭ '''vegana viando''', imitas certajn [[Estetiko|estetikajn]] kvalitojn (ekz. teksturon, guston, aspekton) kaj/aŭ kemiajn karakterizaĵojn de specifaj tipoj de [[viando]].
'''Viand-anstataŭaĵo''', ankaŭ nomata '''vianda alternativo''', '''vianda substituaĵo''', '''viand-imitaĵo''', '''vianda analogaĵo''', '''vegetara viando''' aŭ '''vegana viando''', imitas iujn [[Estetiko|estetikajn]] kvalitojn (ekz. teksturon, guston, aspekton) kaj/aŭ kemiajn karakterizaĵojn de specifaj tipoj de [[viando]].


Ĝenerale, '''viand-anstataŭĵo''' signifas manĝaĵon el vegetaraj ingrediencoj kaj foje sen ĉiaj bestaĵoj, ekzemple lakto. Multaj anstataŭaĵoj estas soj-bazitaj (ekz. [[tofuo]], [[tempeo]]) aŭ gluteno-bazitaj, sed nun ankaŭ povas esti bazitaj sur piza proteino. La merkata celgrupo de viand-anstataŭaĵoj inkludas [[Vegetarismo|vegetaranojn]], [[Veganismo|veganojn]], nevegetaranojn, kiuj celas redukti sian [[Viando|viandokonsumon]], kaj homoj obeantaj religiajn [[Nutrotabuo|dietajn leĝojn]] en hinduismo, [[Koŝera|judismo]], [[Halalo|islamo]] kaj budhismo.
Ĝenerale, '''viand-anstataŭĵo''' signifas manĝaĵon el vegetaraj ingrediencoj kaj ofte veganaj (sen ĉiaj bestaĵoj, inklude ovojn aŭ laktaĵojn). Multaj anstataŭaĵoj estas soj-bazitaj (ekz. [[tofuo]], [[tempeo]]) aŭ gluteno-bazitaj, sed nun ankaŭ povas esti bazitaj sur piza proteino. La merkata celgrupo de viand-anstataŭaĵoj inkludas [[Vegetarismo|vegetaranojn]], [[Veganismo|veganojn]], nevegetaranojn, kiuj celas redukti sian [[viando]]konsumon, kaj homojn obeantajn religiajn [[Nutrotabuo|dietajn leĝojn]] en hinduismo, [[Koŝera|judismo]], [[Halalo|islamo]] kaj budhismo.


[[Tofuo]], populara viand-anstataŭĵo el sojo, estis inventita en Ĉinio dum la [[Dinastio Han|dinastio Han.]]<ref name="soy">{{Citaĵo el libro|url=https://books.google.com/books?id=tW6fjds6YwkC&pg=PA101|ISBN=978-9971-69-413-5|titolo=The World of Soy}}</ref> Dokumento skribita de Tao Gu (903–970) diris, ke oni valoras tofuon kiel imitan viandon. Viand-anstataŭaĵoj kiel tofuo kaj [[Sejtano|tritika gluteno]] estas asociataj kun budhisma kuirarto en Ĉinio kaj aliaj partoj de [[Orienta Azio|Orienta Azio.]]<ref name="ftp">{{Citaĵo el libro|titolo=Food in Time and Place|ISBN=978-0-520-95934-7}}</ref> En la hodiaŭa Ĉinio, tofuo estas ofte preparita kun porkaĵo, pro tio, ke la Han-ĉinoj ne konsideras tofuon kiel viandan analogaĵon. Ekzemplo estas ma po dofu (麻婆豆腐). En la [[Mezepoko|mezepoka Eŭropo]], viandaj analogaĵoj estis popularaj dum la kristana observo de [[Karesmo]], kiam la konsumo de viando el varmasangaj bestoj estas malpermesita.<ref name="med">{{Citaĵo el libro|ISBN=978-0-313-32147-4|titolo=Food in Medieval Times}}</ref>
[[Tofuo]], populara viand-anstataŭaĵo el sojo, estis inventita en Ĉinio dum la [[dinastio Han]].<ref name="soy">{{Citaĵo el libro|url=https://books.google.com/books?id=tW6fjds6YwkC&pg=PA101|ISBN=978-9971-69-413-5|titolo=The World of Soy}}</ref> Dokumento skribita de Tao Gu (903–970) diris, ke oni valoras tofuon kiel imitan viandon. Viand-anstataŭaĵoj kiel tofuo kaj [[Sejtano|tritika gluteno]] estas asociataj kun budhisma kuirarto en Ĉinio kaj aliaj partoj de [[Orienta Azio]].<ref name="ftp">{{Citaĵo el libro|titolo=Food in Time and Place|ISBN=978-0-520-95934-7}}</ref> En la hodiaŭa Ĉinio, tofuo estas ofte preparata kun porkaĵo, pro tio, ke la Han-ĉinoj ne konsideras tofuon kiel viandan analogaĵon. Ekzemplo estas ma po dofu (麻婆豆腐). En la [[Mezepoko|mezepoka Eŭropo]], viandaj analogaĵoj estis popularaj dum la kristana observo de [[Karesmo]], kiam la konsumo de viando el varmasangaj bestoj estas malpermesita.<ref name="med">{{Citaĵo el libro|ISBN=978-0-313-32147-4|titolo=Food in Medieval Times}}</ref>


==Specoj==
'''Viand-anstataŭaĵo''' ankaŭ povas temi pri viando-bazita kaj/aŭ malpli-multekosta alternativo al iu vianda produkto, kiel [[surimi]].
===Fungoj, legomoj, kaj fruktoj===
Iuj [[Manĝeblaj fungoj|fungoj]] kaj vegetaĵoj povas esti rekte kuirataj kvazaŭ viando kaj post taŭga preparado konservas similan firman teksturon. Precipe fungoj krome havas viandecan guston, aparte ĉar ili enhavas [[glutamato]]n. Dum kuiriĝo gustaĵoj kiel tiuj de kuirita viando ekestas per la [[reago de Maillard]], kiuj kun la substancoj jam enhavataj povas iĝi tre agrablaj. Tiuj fungoj kaj vegetaĵoj ne havas eksterordinare multe da proteinoj, pro kio ili estas viandanstataŭaĵoj pli laŭ tekstura kaj gusta perspektivo ol laŭ nutra konsisto.


===Tradiciaj vegetaj produktoj===
Alternativa moderna teknologio estas [[kultivita viando]], kreskigita ''[[in vitro]]'' de la muskolaj histoj de bestoj.
[[Dosiero:Tempeh tempe.jpg|eta|Tempeo en indonezia merkato]]

La produktado de proteinriĉaj produktoj el [[fabacoj]], aparte [[sojfabo]]j, kaj el grenoj, havas longan tradicion, ĉefe en azia kuirarto. Simile kiel ĉe produktado de [[fromaĝo]], la enhavataj proteinoj per [[Denaturiĝo de proteinoj|koaguliĝo]] elfalas kaj kuniras, pliigante la proteinan koncentriĝon ĝis niveloj similaj al viando. La proporcio inter la [[aminacido]]j ja kutime estas malsimila ol ĉe viando kaj iom malpli efike uzebla por [[anabolo]]. La gusto estas tre milda.
*[[Sejtano]] (tritika viando). Tritikproteino ekhavita per lavado de farunpasto, havanta viandecan teksturon.
*[[Tempeo]]. Kuiritaj sojfaboj inokulitaj per [[ŝimo]] kaj fermentitaj por krei milde nuksece gustantan amason, rostebla aŭ fritebla.
*[[Tofuo]] (sojkazeo). [[Soja proteino]] koaguligita simile kiel lakta proteino ĉe la produktado de [[freŝa fromaĝo]].
*[[Jubo]]. Sur la supraĵo de varmigita [[sojlakto]] formiĝas tavolo el koagulinta proteino. Oni ĝin forprenas, sekigas, kaj uzas por multaj celoj.

===Modernaj viandimitaĵoj===
[[Dosiero:Pflanzlicher Fleischersatz.jpg|eta|Viandanstaŭaĵoj en butiko]]

En la [[nutraĵa industrio]] kaj ankaŭ en hejma produktado<ref>Spiegel-Online, [http://www.spiegel.de/karriere/veganer-metzger-ich-mache-jetzt-wuerstchen-ohne-fleisch-a-1088826.html Veganer Metzger: "Ich mache jetzt Würstchen ohne Fleisch"], 2. April 2016</ref> viandanstataŭaĵoj estas evoluigitaj kaj evoluigataj por servi kiel produktoj por la [[Vegetarismo|vegetara]] kaj [[Fleksitarismo|fleksitara]] merkatoj aŭ por anstataŭigi viandon per malpli kosta kruda materialo. La celo ofte estas imiti viandajn produktojn kiel eble plej konvinke. Kiam la produktado de viandanstataŭaĵoj iĝas malpli kosta ol produktado de karnviando, plantaj alternativoj povas iĝi [[ordorompa teknologio|ordorompa konkuro]] kontraŭ besta viando.<ref>{{citaĵo el la reto|aŭtoro=Marc Bodenmann |url=https://www.srf.ch/news/wirtschaft/fleisch-alternativen-vegan-boom-bei-maschinenbauern |titolo=Fleisch-Alternativen – Vegan-Boom bei Maschinenbauern |verko=[[Schweizer Radio und Fernsehen]] |dato=2021-05-17 |alirdato=2021-05-17}}</ref>

La baza ingredienco normale estas denaturigita planta aŭ funga proteino, kiu akiras viandecan teksturon per traktado en [[elpremilo]]. Plej ofte [[teksturhava sojfaba proteino]] (sengrasigita kaj elpremita soja faruno) estas uzata, sed tre diversaj plantaj proteinoj estas uzataj simile. La plej konataj produktantoj de plantproteinaj viandanstataŭaĵoj estas la kaliforniaj entreprenoj [[Beyond Meat]] kaj [[Impossible Foods]], kiuj famiĝis fine de la jardeko de 2010.<ref>{{citaĵo el la reto |url=https://vegnews.com/2018/5/beyond-burger-will-expand-to-six-continents-by-summer |titolo=Beyond Burger Will Expand to Six Continents by Summer |alirdato=2019-02-16 |lingvo=en}}</ref><ref>{{Citaĵo el la reto|url=https://www.wired.com/story/a-major-victory-for-the-impossible-burger/|titolo=A Major Victory for the Impossible Burger, the Veggie 'Meat' that Bleeds|dato=2018-07-24|eldoninto=Wired}}</ref> Iuj produktoj estas faritaj el [[unuĉelaĵa proteino]]; [[Quorn]] uzas [[fungoproteino]]n, normale kuntenatan per [[ovoblanko]], kaj ankaŭ eblas uzi bakteriojn. Varmigo okazigas [[Reago de Maillard|reagon de Maillard]], kreante la tipan viandan odoron.<ref>{{citaĵo el la reto |url=https://www.theguardian.com/food/2021/sep/11/how-the-sausage-gets-made-the-serious-business-of-fake-meat |titolo=How the sausage gets made: the serious business of fake meat |dato=2021-09-10 |lingvo=en |alirdato=2021-09-11}}</ref><ref>{{citaĵo el gazeto |aŭtoro=Sun A, Wu W, Soladoye Op, Aluko Re, Bak Kh |titolo=Maillard reaction of food-derived peptides as a potential route to generate meat flavor compounds: A review |verko=Food research international (Ottawa, Ont.) |volumo=151 |dato=2022-01 |ISSN=1873-7145 |DOI=10.1016/j.foodres.2021.110823 |PMID=34980374 |url=https://pubmed.ncbi.nlm.nih.gov/34980374/ |alirdato=2022-01-04}}</ref> Ankaŭ parte per aldono de [[aromo]]j oni celas viandecan guston. Kromaj ingrediencoj inkludas kuntenilojn, akvon, kaj spicojn. Ekzistas laktoviandoj havantaj la formon de maldike tranĉita viando sed faritaj normale el malgrasa laktopulvoro.

==Vidu ankaŭ==
*[[Kultivita viando]], kreskigita ''[[in vitro]]'' de la muskolaj histoj de bestoj.


==Referencoj==
==Referencoj==

Nuna versio ekde 23:03, 24 mar. 2023

Honkongo-stila tofuo el budhisma kuirarto estas preparita kiel vianda alternativo
Tempea hamburgero
Vegana pseŭdovianda torto, enhavanta sojan proteinon kaj fungojn, el aŭstralia bakejo
Du pecoj da vegetara lardo

Viand-anstataŭaĵo, ankaŭ nomata vianda alternativo, vianda substituaĵo, viand-imitaĵo, vianda analogaĵo, vegetara viandovegana viando, imitas iujn estetikajn kvalitojn (ekz. teksturon, guston, aspekton) kaj/aŭ kemiajn karakterizaĵojn de specifaj tipoj de viando.

Ĝenerale, viand-anstataŭĵo signifas manĝaĵon el vegetaraj ingrediencoj kaj ofte veganaj (sen ĉiaj bestaĵoj, inklude ovojn aŭ laktaĵojn). Multaj anstataŭaĵoj estas soj-bazitaj (ekz. tofuo, tempeo) aŭ gluteno-bazitaj, sed nun ankaŭ povas esti bazitaj sur piza proteino. La merkata celgrupo de viand-anstataŭaĵoj inkludas vegetaranojn, veganojn, nevegetaranojn, kiuj celas redukti sian viandokonsumon, kaj homojn obeantajn religiajn dietajn leĝojn en hinduismo, judismo, islamo kaj budhismo.

Tofuo, populara viand-anstataŭaĵo el sojo, estis inventita en Ĉinio dum la dinastio Han.[1] Dokumento skribita de Tao Gu (903–970) diris, ke oni valoras tofuon kiel imitan viandon. Viand-anstataŭaĵoj kiel tofuo kaj tritika gluteno estas asociataj kun budhisma kuirarto en Ĉinio kaj aliaj partoj de Orienta Azio.[2] En la hodiaŭa Ĉinio, tofuo estas ofte preparata kun porkaĵo, pro tio, ke la Han-ĉinoj ne konsideras tofuon kiel viandan analogaĵon. Ekzemplo estas ma po dofu (麻婆豆腐). En la mezepoka Eŭropo, viandaj analogaĵoj estis popularaj dum la kristana observo de Karesmo, kiam la konsumo de viando el varmasangaj bestoj estas malpermesita.[3]

Fungoj, legomoj, kaj fruktoj

[redakti | redakti fonton]

Iuj fungoj kaj vegetaĵoj povas esti rekte kuirataj kvazaŭ viando kaj post taŭga preparado konservas similan firman teksturon. Precipe fungoj krome havas viandecan guston, aparte ĉar ili enhavas glutamaton. Dum kuiriĝo gustaĵoj kiel tiuj de kuirita viando ekestas per la reago de Maillard, kiuj kun la substancoj jam enhavataj povas iĝi tre agrablaj. Tiuj fungoj kaj vegetaĵoj ne havas eksterordinare multe da proteinoj, pro kio ili estas viandanstataŭaĵoj pli laŭ tekstura kaj gusta perspektivo ol laŭ nutra konsisto.

Tradiciaj vegetaj produktoj

[redakti | redakti fonton]
Tempeo en indonezia merkato

La produktado de proteinriĉaj produktoj el fabacoj, aparte sojfaboj, kaj el grenoj, havas longan tradicion, ĉefe en azia kuirarto. Simile kiel ĉe produktado de fromaĝo, la enhavataj proteinoj per koaguliĝo elfalas kaj kuniras, pliigante la proteinan koncentriĝon ĝis niveloj similaj al viando. La proporcio inter la aminacidoj ja kutime estas malsimila ol ĉe viando kaj iom malpli efike uzebla por anabolo. La gusto estas tre milda.

  • Sejtano (tritika viando). Tritikproteino ekhavita per lavado de farunpasto, havanta viandecan teksturon.
  • Tempeo. Kuiritaj sojfaboj inokulitaj per ŝimo kaj fermentitaj por krei milde nuksece gustantan amason, rostebla aŭ fritebla.
  • Tofuo (sojkazeo). Soja proteino koaguligita simile kiel lakta proteino ĉe la produktado de freŝa fromaĝo.
  • Jubo. Sur la supraĵo de varmigita sojlakto formiĝas tavolo el koagulinta proteino. Oni ĝin forprenas, sekigas, kaj uzas por multaj celoj.

Modernaj viandimitaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Viandanstaŭaĵoj en butiko

En la nutraĵa industrio kaj ankaŭ en hejma produktado[4] viandanstataŭaĵoj estas evoluigitaj kaj evoluigataj por servi kiel produktoj por la vegetara kaj fleksitara merkatoj aŭ por anstataŭigi viandon per malpli kosta kruda materialo. La celo ofte estas imiti viandajn produktojn kiel eble plej konvinke. Kiam la produktado de viandanstataŭaĵoj iĝas malpli kosta ol produktado de karnviando, plantaj alternativoj povas iĝi ordorompa konkuro kontraŭ besta viando.[5]

La baza ingredienco normale estas denaturigita planta aŭ funga proteino, kiu akiras viandecan teksturon per traktado en elpremilo. Plej ofte teksturhava sojfaba proteino (sengrasigita kaj elpremita soja faruno) estas uzata, sed tre diversaj plantaj proteinoj estas uzataj simile. La plej konataj produktantoj de plantproteinaj viandanstataŭaĵoj estas la kaliforniaj entreprenoj Beyond Meat kaj Impossible Foods, kiuj famiĝis fine de la jardeko de 2010.[6][7] Iuj produktoj estas faritaj el unuĉelaĵa proteino; Quorn uzas fungoproteinon, normale kuntenatan per ovoblanko, kaj ankaŭ eblas uzi bakteriojn. Varmigo okazigas reagon de Maillard, kreante la tipan viandan odoron.[8][9] Ankaŭ parte per aldono de aromoj oni celas viandecan guston. Kromaj ingrediencoj inkludas kuntenilojn, akvon, kaj spicojn. Ekzistas laktoviandoj havantaj la formon de maldike tranĉita viando sed faritaj normale el malgrasa laktopulvoro.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]