Verĥne Vodjane
Aspekto
Verĥne Vodjane | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90611 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 1′ N, 23° 58′ O (mapo)48.00944444444423.968055555556Koordinatoj: 48° 1′ N, 23° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 393 m [+] | ||
Areo | 8,908 km² (89 0.8 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Verĥne Vodjane (ukraine Верхнє Водяне, hungare Felsőapsa [felŝOapŝa]) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 48° 00′ 34″ N 23° 58′ 05″ O / 48.00944 °N, 23.96806 °O (mapo)
- Areo: 9 km²
- Alto super marnivelo: 393 m
- Loĝantaro: 5270[kiam?]
- Poŝtkodo: 90611
- Telefonprefikso: +380 3132
Situo
[redakti | redakti fonton]Verĥne Vodjane situas inter montoj ĉe kunfluejo de 2 rojoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis Traktato de Trianon Felsőapsa apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Máramarossziget, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion por rutenoj, kies parto estis ankaŭ tiu ĉi vilaĝo. Ekde 1945 Verĥne Vodjane apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.