Valle del Retortillo
Valle del Retortillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34475 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 170 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 14′ N, 4° 47′ U (mapo)42.235277777778-4.79Koordinatoj: 42° 14′ N, 4° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 770 m [+] | ||
Areo | 29,02 km² (2 902 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valle del Retortillo [+] | |||
Valle del Retortillo [Balje delretorTIljo] estas municipo en la centra sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Valle del Retortillo estas komprenebla etimologie kiel Valo de R. La municipo estas formata de la jenaj loĝlokoj: Abastas, Abastillas, Añoza, Villalumbroso (municipa ĉefurbo) kaj Villatoquite.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 62,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 174 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 38 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
La municipo Valle del Retortillo estis kreita en 1973 per la kunigo de la iamaj municipoj Abastas, Añoza, Villalumbroso kaj Villatoquite.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj, kolombejoj ktp.