Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Rita Kőbán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rita Kőbán
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1965 (1965-04-10) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kajakisto
sporta trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Rita Kőbán [kObAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőbán Rita estas hungara kajakisto, kvarfoja olimpiano, dufoja olimpika kaj naŭfoja monda ĉampionoj, trejnisto.

Rita Kőbán[1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1965 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Rita Kőbán akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ŝi ricevis premiojn inter 1988-2020.

Sporta kariero

[redakti | redakti fonton]

Rita Kőbán inter 1977-2002 estis kajakisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj sur Danubo. Ŝi estis hungara ĉampiono 31-foje inter 1981-2000 individue aŭ teame. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988, Hungario en la Somera Olimpiko 1992, Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun 2 oraj, 3 arĝentaj kaj bronza medaloj individue aŭ teame, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua naŭfoje inter 1986-1999. Kelkaj el ŝiaj partneroj en kajako estis Erika Géczi, Éva Laky, Éva Rakusz, ŝia plej grava trejnisto estis Katalin Rozsnyói. Depost sia aktiva sporta kariero ŝi havis postenojn en la hungara akvasporta vivo, krome ŝi estis ankaŭ trejnisto.

Ŝia libro

[redakti | redakti fonton]
  • Bye-bye háj (kun Rita Pesuth kaj Ildikó Kállai, 2006)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]