Ligo (asocio)
Aspekto
Ligo (de latina ligare - ligi) estas la tuto de personoj, organizaĵoj, urboj, teritorioj, ŝtatoj aŭ aliaj entoj, ligitaj por komuna celo. Oni uzas la vorton "ligo" en diversaj kuntekstoj:
- Sporta ligo, ekzemple ligo de futbalaj kluboj aŭ kluboj de aliaj teamaj sportoj
- Nomo de diversaj historiaj aliancoj, ekzemple de la alzaca Ligo de Dek Urboj, de la Ligo de Cambrai (1508), de la Katolika Ligo de 1538, de la franca Katolika aŭ Sankta Ligo (1576), de la Katolika Ligo dum la Tridekjara Milito ktp.
- Nomo de diversaj historiaj kaj nuntempaj organizaĵoj de internacia juro, ekzemple la Ligo de Nacioj, la Ligo de Arabaj Ŝtatoj aŭ Araba Ligo ktp.
- Nomo de diversaj Esperanto-asocioj, ekzemple Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, Esperanto-Ligo Berlin ktp.
Ligo estas ankaŭ vorto por referenco al alia dokumento ene de hiperteksto. Sed kutime oni uzas por tio la terminon ligilo[1] aŭ hiperligilo[1].