Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Kontumaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 14:26, 28 dec. 2023 farita de CasteloBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Kondamno pro kontumaco estas verdikto fare de juĝisto je la fino de proceso, kiu disvolviĝis dum foresto de la akuzito kaj poste kondamnito kiu estas fuĝinta. La termino «kontumaco» venas de la latina contumacia kiu signifas «fiero». Tamen pro la signifo rilate al foresto de akuzito tiaj procesoj estas nomitaj en kelkaj landoj per la latina esprimo in absentia. En la juro de diversaj landoj tiu figuro okupas diversajn traktadojn.