Gregorio la 11-a
Aspekto
Gregorio la 11-a | ||
---|---|---|
201-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Pierre Roger de Beaufort | |
Pontifiko | de 7-a de januaro 1371 [#] | |
ĝis 27-a de marto 1378 [#] | ||
Antaŭulo | Urbano la 5-a | |
Sekvanto | Urbano la 6-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1336 en Rosiers-d'Égletons | |
Morto | 27-an de marto 1378 en Romo | |
Tombo | Santa Francesca Romana [#] | |
Alma mater | Universitato de Peruĝo [#] | |
Lingvoj | franca lingvo [#] | |
Familio | ||
Patro | Guillaume II Roger [#] | |
Patrino | Marie de Chambon [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Gregorio la 11-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1336 - m. la 27-an de marto 1378), denaske Pierre Roger de Beaufort, estis la romkatolika papo ekde 1370 ĝis sia morto en 1378. Li naskiĝis en Rosiers-d'Égletons (Limoĝio) kaj fariĝis la posteulo de Urbano la 5-a kiel avinjona papo.
Dum lia reĝado estis faritaj drastaj decidoj kontraŭ la herezoj, kiuj estis aperintaj en Germanio, Anglio kaj aliaj partoj de Eŭropo. Li ankaŭ provis defundamente reformi la variajn monaĥajn ordenojn. La 19 proponoj de John Wycliffe (1320-1384) kaj la 13 artikoloj de la Sachsenspiegel estis ĉiuj firme kondamnitaj de Gregorio la 11-a en 1377.