Carhaix-Plouguer
Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
La « domo de la seneskalo » (16-a jc) fariĝinta turismoficejo
| |||||
komunumo en Francio setlejo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | Bretonio | ||||
Departemento | Finistère | ||||
| |||||
INSEE kodo | 29024 [+] | ||||
Poŝtkodo | 29270 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 7 240 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 281 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 17′ N, 3° 34′ U (mapo)48.275833333333-3.5744444444444Koordinatoj: 48° 17′ N, 3° 34′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 104 m [+] | ||||
Areo | 25,81 km² (2 581 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Carhaix-Plouguer [+] | |||||
Carhaix-Plouguer (jen france, bretone Karaez-Plougêr) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Finistère (jen france, bretone Penn-ar-Bed), en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 7 240 loĝantoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Carhaix situas en regiono Poher, grava parto de Kernevo, inter la montoj de Arrée norde kaj la Nigraj Montoj (Francio) sude. Geologie, Carhaix situas en la centro de la baseno de Châteaulin, konsistanta precipe el skisto ofte ardezaj kaj el grejso en topografia kaviĝo inter la montoj de Arrée kaj la Nigraj montoj.
Fariĝintaj komunumoj dum la franca revolucio, Carhaix kaj Plouguer kunfandiĝis en 1956 kaj elektis la nomon Carhaix-Plouguer. Ekde 1862, la urba konsilio de Carhaix deziresprimis tion[1].
-
La rivero 'Hyères' de la ponto de la Eta Carhaix (alvala vido)
-
La Eta Carhaix : la ponto de la 18-a jc sur la rivero Hyères (desupra vido)
-
Carhaix : la muelejo Meur sur la rivero Hyères, malnovaj digoj kaj pordoj
Ĝemelaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]- Oiartzun, Eŭskio, Hispanio
- Waldkappel, Eŭskio, Germanio
- Carrickmacross, Irlando
- Dawlish (Devon), Britio
- Rijnwoude, Nederlando
- El Arrub, Palestino
Distancoj al pluraj francaj urboj (birdofluge)
[redakti | redakti fonton]Carhaix-Plouguer okupas centran pozicion centre de la okcidenta parto de la bretona duoninsulo. Ĝi situas proksimume je egala distanco de pluraj grandaj urbaj areoj : Brest, Quimper, Saint-Brieuc, Lorient [2]
Urbo | Morlaix | Guingamp | Pontivy | Quimper | Lorient | St-Brieuc | Brest | Vannes | Rennes | Nantes | Le Mans | Paris |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Distanco
Direkto |
39 km
(N) |
45 km
(N-E) |
50 km
(E) |
51 km
(S-O) |
61 km
(S) |
65 km
(N-E) |
69 km
(N-O) |
92 km
(S-E) |
141 km
(E) |
191 km
(S-E) |
282 km
(E) |
440 km
(E) |
Origino de la nomo
[redakti | redakti fonton]En ĉarto subskribita de la grafo de Kernevo, Hoël, por donaci « vilaon situanta apud Caer Ahes, en kiu troviĝas la preĝejo sanctus Kigavus (sankta Quijeau) »[3], troviĝas la plej malnova formo de la nomo de Carhaix, proksima kaj samtempa al la formoj troveblaj en la mezepokaj romanoj. La ĉarta kompreneble antaŭa la morton de Hoël en 1084.
Historio
[redakti | redakti fonton]Vorgium, gaŭlo-romia ĉefurbeto
[redakti | redakti fonton]Arkeologiaj serĉoj[4] komencitaj en la 18-a jc kaj nun metodaj ekde 1995 malkovras pli kaj pli da restaĵoj de konstruaĵoj. Multaj gaŭlo-romiaj restaĵoj estis trovitaj kaj ili interesis siatempe Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne.
Ekde la romia epoko, Vorgium (Carhaix) estis vera kruciĝejo, la france Annales de Lausanne en 818 kvalifikis Carhaix (kie la reĝo de Francio Ludoviko la 1-a kaj ties ost (= armeo) estus restadanta en tiu dato) Corophesium ( = kruciĝejo) pro sia centra pozicio okcidente de la armorika duoninsulo : ok romiaj vojoj eliris el Carhaix irantaj, inkluzivante de la disbranĉiĝoj, en 12 malsamaj direktoj[5].
Carhaix en la mezepoko
[redakti | redakti fonton]En la mezepoko, la urbo estis la ĉefurbo de la mezepoka "Poher", bretone Pou-Kaer, la lando de la Civito. La nomo Kaer estas vorto komuna al la britonaj keltaj lingvoj, kiu signifas fortikigitan lokon.
En 878, la urbo eble estis prirabita de la vikingoj, sed tio ne estas certa. Ekde la 9-a jarcento, la ĉartaro de Redon mencias Poucar aŭ Poucher kaj tio respondus al la spaco inter la montoj de Arrée kaj la Nigra monto, buŝo de la rivero Aulne kaj la lando de Quintin oriente[6].
Vidu ankaŭ: hereda milito de Bretonio (1341 - 1364), kiu forte detruis la urbon.
Carhaix en la moderna epoko
[redakti | redakti fonton]Carhaix en la franca revolucio
[redakti | redakti fonton]La tria ordeno de la seneskalejo de Carhaix skribis plendokajeron[7] petanta la egalecon de la impostoj por la tri ordenoj, la neniigon de la nearmulaj impostoj ('france taille), hejmimpostoj (france fouage) kaj de dekonaĵimpostoj (france dîme) kaj de la malkontrakteblaj farmobienoj kaj de la senjoraj justicoj.
En la 19-a jarcento
[redakti | redakti fonton]La pludaŭro de la tradicia vivo
[redakti | redakti fonton]La malfermo de la kanalo inter Nantes kaj Brest en ĉ. 1830, profitis al la ardezejoj kaj al la regiona agrokulturo, sed ne dinamikigis Carhaix, eĉ se ĝi estigas lan havenon de Carhaix.
Lokoj kaj monumentoj[8]
[redakti | redakti fonton]-
Carhaix : preĝejo Saint-Trémeur, la fasado
-
Carhaix : preĝejo Saint-Trémeur, la okcidenta pordo
-
Carhaix : preĝejo Saint-Trémeur, du el la stacioj de la krucvojo
-
Carhaix : preĝejo Saint-Trémeur, altaro de Notre-Dame du Frout
-
Carhaix : preĝejo Saint-Trémeur, flanka dekstra altaro
-
Carhaix : kapelo Sainte-Anne, le ĥorejo
-
Carhaix : kapelo Sainte-Anne, Dipatrino kun Infano
-
Carhaix : kapelo Sainte-Anne, statuo de sankta Antonio
-
Carhaix : kapelo Sainte-Anne, statuo de Katarina el Aleksandrio
Personoj ligitaj al la komunumo
[redakti | redakti fonton]Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- Alano la Tordbarba (ĉ. 911), duko de Bretonio
- Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne, lingvisto, historiisto, militisto mortinta sur batalkampo en 1743
- Marie-Louise Cloarec, naskiĝinta en la 10-a de majo 1917 en Carhaix, forlasis Carhaix en 1940 al Grenoble kaj Alĝero kaj engaĝiĝis en la transmisikorpo. Arestita de la Gestapo en la 27-a de aprilo 1944 en Parizo, ŝi estis kondukita al la koncentrejo de Ravensbrück, kie ŝi estis mortpafita en la 18-a de januaro 1945[9].
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- Roger Guenver, amatora arkeologa fakulo pri gla aŭlo-romia periodo
Kulturaj okazaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La Festivalo de la Vieilles Charrues (fine de junio ekde 1991)[10]
- La Librofestivalo en Bretonio (organizata de la bretona kultura centro Egin, okazas en la lasta semajnfino de Oktobro ekde 1989)
- La premio de la Romano de la Urbo Carhaix, kreita en 1999 laŭ iniciato de la urbo Carhaix, estis atribuita dum la Librofestivalo. Premiitoj : Yvon Inizan (1999), Bernard Garel (2000), Jacques Josse (2001), Soazig Aaron (2002), Marie Le Drian (2003), Cédric Morgan (2004), Arnaud Le Gouëfflec (2005), Marie-Hélène Bahain (2006), Sylvain Coher (2007), Françoise Moreau (2008), Tanguy Viel (2009)
- En 1948, Polig Montjarret esti je la origino de la kreado de la dua bagado privarbita al la fervoja personalo, dirata 'bagado de la fervojistoj de Carhaix', la dua post tiu de Saint-Marc, à Brest.
- Revuo bretona Kreiz Breizh, eldonata de la asocio france 'Les Mémoires du Kreiz Breizh'. 1-a eldono en 2000.
- Revuo bretona Spered Gouez ('la sovaĝa spirito, fondita en 1991 de Marie-Josée Christien, eldonata de la bretona kultura centro, okaze de la Librofestivalo en Bretonio.
Sportaj okazaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La duonmaratonoj Huelgoat-Carhaix kaj Poullaouën-Carhaix[11] 10 km okazas ĉiujare en Majo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Collectif (Erwan Chartier, eld.), france Carhaix : deux mille ans d'histoire au cœur de la Bretagne, Éditions ArMen, 2005, 203 p.
- france Carhaix et le Poher, itinéraires intérieurs, kunmetis Marie-Josée Christien (hors-série Spered Gouez, 2004)
- Ronan Gorgiard, france Les Vieilles Charrues : le Wood-soc breton : 10 ans de labour, Éditions An Here, 2002
- Mesgouez D., france Histoire des rues de Carhaix, Coop Breizh, Spezet, 1991
- François Moal, france Carhaix et le Poher : aux carrefours de l'histoire, Coop Breizh, Spezet, 1986
- Louis Pape. france La Civitas des Osismes à l'époque gallo-romaine . Presses universitaires de Rennes, 1978. Thèse universitaire.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ france Procès-verbal des séances du conseil général du Finistère, session de 1862, legebla de http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k5568478p.r=Plouguer.langFR
- ↑ france Calcul de l'orthodromie. Arkivita el la originalo je 2011-02-25. Alirita 9-an de oktobro 2011.
- ↑ Paul de Berthou, france Cartulaire de l'abbaye Sainte-Croix de Quimperlé, 2-a eldono, 1904, legebla el Gallica.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-30. Alirita 2012-01-21.
- ↑ Jean-Yves Éveillard, france La Voie romaine de Rennes à Carhaix. Recherches autour d’un itinéraire antique. Brest, Université de Bretagne Occidentale, 1975
- ↑ R. Couffon, « france Les pagi de la Domnonée au 9e selon les hagiographes bretons », Mémoires de la Société d'archéologie et d'histoire de Bretagne, tome 24, 1944
- ↑ Parlamentaj arkivoj de 1787 ĝis 1860 ; 2-7. États généraux ; Cahiers des sénéchaussées et bailliages. Série 1 / Tome 2 / impr. par ordre du Sénat et de la Chambre des députés ; sous la dir. de MM. Jules Mavidal et Émile Laurent,... consultable sur Gallica.
- ↑ france http://www.ville-carhaix.com/fr/decouvrir/patrimoine/index.asp Arkivigite je 2010-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-29. Alirita 2012-01-21.
- ↑ FR3 (7-an de julio 1995). Le festival des vieilles Charrues. L'Ouest en Mémoire (INA). Alirita 27-an de junio 2011. [rompita ligilo]
- ↑ Duonmaratono Huelgoat-Carhaix kaj Huelgoat-Carhaix (10 km). Arkivita el la originalo je 2011-03-12. Alirita 2012-01-21.