Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Aŭklandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Topografia mapo de la insularo
Suda marbordo de la ĉefa insulo
La Aŭklandoj vidataj de STS-89 en 1998, kun sudokcidento pinte de la bildo.

La Aŭklandoj (Motu Maha) formas arkipelagon aŭ insularon de Novzelandaj Subantarktaj Insuloj apartenantaj al Nov-Zelando kiu enhavas la jenajn insulojn: Aŭklanda Insulo, Adamsa Insulo, Enderbia Insulo, Insulo Disappointment, Insulo Ewin, Insulo Rose, Dundasa Insulo kaj Verda Insulo, kun totala areo de 625 km². La insularo distancas 465 km el la haveno de Bluff al la Suda Insulo, inter latitudoj 50° 30' kaj 50° 55' S kaj longitudoj 165° 50' kaj 166° 20' Or. La insularo ne havas konstantan homan loĝantaron. Ekologie la Aŭklandoj formas parton de la ekoregiono de tundro de Antipodaj Subantarktaj Insuloj.

Vidu ankaŭ