Molnaszecsőd
Aspekto
Molnaszecsőd [molnaseĉOd] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 9712
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 47°02′45″N 16°40'36″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Molnaszecsőd situas laŭ la ĉefvojo inter Vasvár kaj Szentgotthárd, laŭ maldekstra bordo de rivero Rába (kun ponto). Körmend troviĝas 9, Vasvár 12, Szombathely 26 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1910 laŭ la popolnombrado oni komputis tie 708 homojn (ĉiuj hungaroj). Tiam la lasta poŝto funkciis en Körmend [1].
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, migra poŝto, municipa administracio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas la malnova grenejo kaj lago Úsztató (ustato), kie estas maloftaj kreskaĵoj.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Molnaszecsőd naskiĝis inĝeniero Gyula Patkó.