Dénes Bartha
Dénes Bartha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1908 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de septembro 1993 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | muzikologo universitata instruisto |
Dénes Bartha [dEneŝ barta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartha Dénes estis hungara historiisto pri muziko, profesoro, membro (korespondanta en 1990) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis nagyőri, lia nepo estis Klára Kolonits.
Dénes Bartha [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de septembro 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dénes Bartha frekventis universitaton en Berlino, kie li ricevis diplomojn en 1930 kaj 1935. Li laboris inter 1930-1942 en Tutlanda Biblioteko Széchényi, krome li instruis en Muzikakademio Franz Liszt inter 1935-1941. Li instruis ankaŭ en Universitato Pázmány Péter inter 1935-1951. Post la 2-a mondmilito li instruis en la Muzikakademio ĝis 1979, kie li estis ekde 1952. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1952, li doktoriĝis en 1958 antaŭ la akademio. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1956. Li estis gastoprofesoro kelkfoje en Usono. Li ricevis 4 premiojn inter 1961-1988.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A jánoshidai avarkori kettőssíp (Duobla fajfilo de la avaroj en Jánoshida). (1934 (ankaŭ germane))
- Magyar zenekultúra a török hódoltság korában (Hungara muzika kulturo dum dominado de la turkoj), (1941)
- A zenetörténet antológiája (Antologio de la muzikhistorio), (1948, 1974, 1986)
- Beethoven kilenc szimfóniája (Naŭ simfonioj de Beethoven), (1956, 1975)
- Zenei Lexikon (Muzika leksikono), (1965)- ĉefredaktoro
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- József Bánky
- Iván Erőd
- József Gát
- János Gonda
- László Hara (pli aĝa)
- János Kárpáti
- György Kroó
- András Pernye
- Endre Várhelyi
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto