Ödön Massányi
Ödön Massányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Massányi Ödön |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1907 en Nyitra (Hungara reĝlando) |
Morto | 29-an de novembro 1966 (59-jaraĝa) en Nitro |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo restorer (en) |
Ödön Massányi [maŝAnji], slovake Edmund Massányi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Massányi Ödön estis ĉeĥoslovaka-hungara pentristo, ilustristo, restaŭristo.
Ödön Massányi [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1907 en Nyitra (Hungara reĝlando, nuntempa Nitro en Slovakio), li mortis la 29-an de novembro 1966 en Nitro.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ödön Massányi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo (1917 - 1927), poste en arta lernejo en Prago (1924 - 1927), en Akademio de Belartoj de Vieno (1928-1929), en bavara arta altlernejo en Munkeno (1929 - 1930). Inter 1930 kaj 1932 li laboris kiel scenejdekoraciisto en la Nacia Teatro en Bratislavo, poste li restaŭris freskojn en preĝejoj. Li ankaŭ ilustris librojn, pli malofte li pentradis portretojn. Inter 1930 - 1965 li studvojaĝis al Bulgario, Alĝerio, Italio, Egipto, Grekio kaj Francio. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Nitro (1933, 1964)
- Oran (1937)
Elektitaj restaŭritaj freskoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj de Čachtice, Čajkov, Dolný Kubín, Dvorníky, Hlohovec, Holíč, Mojmírovce, Nová Baňa, Paňa, Piešťany, Považská Bystrica, Ružomberok, Slovenská Ľupča, Smolenice, Šamorín, Šurany, Topoľčany, Vráble, Žiar nad Hronom