ĉelo
Aspekto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | ĉelo | ĉeloj |
Akuzativo | ĉelon | ĉelojn |
ĉelo en malliberejo |
muskla ĉelo |
Vorterseparo |
Signifoj |
- malgranda ĉambro, parte por unu sola persono, en monaĥejo, malliberejo kaj simile
- La krimulo estas en la ĉelo nun.
- Li havas nek ĉelon, nek kelon.
- ĉiu el la sesflankaj kavetoj el vakso, en kiun la abeloj enmetas mielon aŭ unu ovon
- Abeloj tenas mielon en sesflankaj ĉeloj el vakso kiel nutraĵon por siaj larvoj kaj ankaŭ kiel provizon por la vintro.
- La plej malgranda vivanta unuo, kiu konsistigas la vivulajn histojn aŭ la tuton de la unuĉelaj vivuloj.
- Ĉiu vivulo konsistas el ĉeloj.
- La ĉeloj de plurĉeluloj formas histojn.
- Amebo estas unuĉelulo.
- Nervoĉelo estas ĉelo, funkcianta en la nervosistemo.
- Ĉiu el la kvadrataj dividaĵoj de surfaco.
- Ŝaktabulo havas 64 ĉelojn.
- Ŝia jupo estis farita el ĉela ŝtofo.
- aranĝaĵo kiu produktas elektron el kemia aŭ radia energio
- Kunmetaĵoj: sunĉelo
Derivaĵoj |
- ĉelaro, gliĉelo, glioĉelo, imunĉelo, limfoĉelo, melanoĉelo, nervoĉelo, ovoĉelo, plasmoĉelo, gigantĉelo, plurĉelulo, unuĉelulo
Frazaĵoj |
- glia ĉelo, blanka sangoĉelo, ruĝa sangoĉelo
Tradukoj |
|
|
Referencoj kaj literaturo |
Referencoj kaj literaturo |