Zamenhoftago
"Ĉu vi intenciis: Zamenhof Tango"
- ~ Guglo pri Zamenhoftago
"Morgaŭ estas la tago de Sankta Ludoviko, patrono de ĉiaj utopiemuloj, gratulistoj kaj kielvifartistoj"
- ~ Milokula Kato pri 14-a de decembro
"Vi pravas"
- ~ iu pri la supra diraĵo
"Estas la tago de la atestantoj de Zamenhof"
- ~ iu ajn pri Zamenhoftago
"Ve! Kion mi faris!?"
- ~ Pingveno pri tute alia afero
"Tute klaras ke la vorto estas prenita el la angla"
- ~ bonalingvano pri la vorto Zamenhoftago
Zamenhoftago (el latino Zamenhofi tacus zamenhofa tako) estas esperantista sankta tago por soleni la naskiĝon de Zamenhof. Ties dato estas la 15-a de decembro (sed pro malsamaj kalendaroj kelkaj ortodoksaj esperantistaj eklezioj solenas tiun tagon en malsamaj tagoj).
La semajnoj antaŭ Zamenhoftago, en kiuj kredantoj anime prepariĝas al la festo, nomiĝas advento.
Deveno de la dato[redakti]
La Verda Biblio certe diras (Kol. 12:1-6):
- 1. En la dekdua monato de la jaro, en la dekkvina tago de tiu monato, festu la Feston de la libro. 2. Festo de spirito ghi estas kaj sopiro de niaj eldonistoj. 3. Vespere kunvenu en viaj rondoj kaj grupoj, jubilu pro la potenco de nia verda afero. 4. Apogu viajn korojn per ghojo kaj rido, kantoj kaj poemoj audighu inter vi. 5. Kaj memoru en la fino de la festo dankoferajhon meti sur mian altaron: en formo de nova bela libro estu tiu dankoferajho. 6. Char mia animo soifas belan verdan libron kaj ghia posedanto trovas plachon en miaj okuloj.
Sed nur en jaro 1924 la Eklezio decidis soleni naskon de la Majstro anstataŭ la dato de ĝistiama kristana festo 25-a de decembro. Tiu estis antaŭe romia festo de ""kristnasko" (naskiĝo de Jesuo), ĉar antaŭ esperanto-erao oni kredis lin plej grava homo en historio. La bakkanalecaj emoj de la antaŭaj festoj restis je la nova esperanta festo, precipe la kutimo festeni!
En Romo la zamenhofalia disvolviĝas de la 15-a de decembro ĝis la Kalendoj de januaro, t. e. la lastajn tagojn de la jaro. Dum tiuj festotagoj okazas misordaj ĝuadoj, kiuj de kiam la SAT provis regi la socion multe plaĉis al ĝi. Tiu kulto enradikiĝas en Romia imperio.
Tago de la libro[redakti]
Do, ni ripetu : Tago de la libro.
Dum la UK en Danzig, 1927, J. Baghy pere de P. Balkanyi proponis, ke la 15-a de dec. (naskiĝtago de Z) estu ĉiujare la tago de la E-literaturo, do festo de la libro. La kongreso unuanime aprobis la ideon kaj jam dum tiu jaro la E-istoj aranĝis librofeston en la tuta mondo je tiu dato. De tiam oni konsideras morala devo de ĉiu „vera“ E-isto, okaze de tiu ĉi tago aĉeti minimume unu E libron.
Festo[redakti]
Ni scias kaj spertis, ke okaze de festo por honori doktoron Zamenhof, Otto Difur, la gvidanto de la klubo "Junaj amikoj", faris belan festo-paroladon. Li preparis ĝin dum pluraj semajnoj, kaj, post la parolado, li rikoltis multan aplaŭdon.
La defendantoj de Occidental diras, ke Stefano Dirks, unu el la klubanoj poste diris al la klubo-gvidanto: "Tio vere estis grandioza parolado, Otto. Mi sincere gratulas vin".
"Dankon, Stefano, pro via gratulo", diris Otto, "ĉu ĝi plaĉis al vi?"
"Ho jes, multe, eĉ tre multe", respondis Stefano; "sed mi ne volas kaŝi al vi, ke mi havas libron, en kiu troviĝas ĉiu vorto de via parolado".
"Ho", ekkriis Otto, kiu videble iĝis ofendita pro la paroloj de Stefano, "montru al mi tiun libron!"
"Jen", diris la blagema Stefano ridetante, kaj montris al Otto la "Plenan Vortaron de Esperanto."
Tradicioj[redakti]
Homoj festas kaj celebras Zamenhoftagon en diversaj manieroj, interalie per:
- interŝanĝi aĉajn donacojn (ĉefe gramatikaj libroj);
- ornami esperanto-klubo per flagoj kaj verda stelo;
- postuli ke amikoj lernu Esperanton;
- noktomeza esperanto-rekontiĝo;
- redaktado de artikoloj en Neciklopedio.
Idista stulta plendo[redakti]
Responde al via letero de la 20a de aprilo, per kiu vi petis la Altan Protektantecon de la Reĝo, favore al la 45a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Bruselo, en 1960, mi havas la honoron anonci al vi ke nuntempe, kiam la unuaj rikoltoj maturiĝas sur la sekigitaj kaj sensaligitaj grundoj, ni opinias, ke S-ro Lapin (Moskvo) skribas :Ni estas konsciaj, ke ni ne sustenu la celebron di la naskodio di Zamenhof, ne pluse kam tiu di altray serchisti pri lingui internacionay. Me esperas ke ulu memorigas nin pri la naskodii di Jesperseno, Ostwald, de Beaufront, Couturat, Schleyer, Rose Leslie ec.
Kion diras la krokodiloj[redakti]
- Den 15. december følger konsekvent den jødiske kalender, og er dermed altid en mandag.
- 15 dicembre 2009, Milano - Silvio Berlusconi: "Ecco il nuovo volto della politica italiana!"
- 15 de Dezembro (Quinzicus di Dezembrum) é o tricentésimo-quadragésimo-nono dia do ano. Faltam só 16 dias para terminar o ano, poia.
Finfine[redakti]
Nu, al kiu celo tiu artikolo? Kion ĝi signifas al vi? Laŭ mi, eble malmulte.
La Tagoj de la Semajno |
---|
Lundo | Mardo | Merkedro | Ĵedajo | Vendredo | Sabato | Zamenhoftago |