Tempmalŝparo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Tempomalŝparo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
1328247509442.png

"Se troviĝus leporo kuraĝa, troviĝus ankau politikisto saĝa."

~ Morteza Mirbaghian pri alia afero

"Ĉe plej granda fido memoru pri perfido"

~ Zamenhof

"Tiu ĉi kunveno estas tempmalŝparo"

~ iu ajn pri UK

"Poeto! Poezio! Tempmalŝparo"

~ William Auld pri tempmalŝparo

"Tamen li ne estas idioto"

~ Milokula Kato pri poeto

Tempmalŝparo estas tio, kion mi nun faras.

Kolekti esperantaj poŝt-markojn = Tempmalŝparo

Tempmalŝparantoj[redakti]

Tempmalŝparo estas ofte farata de emoj, studuntoj kaj idistoj.

030304 eo1.jpg

Mi ne estas multe pli optimisma ol vi, sed mi evitas vortigi mian pesimismon, ar kutime tio ne spronas homojn al aktivado.

Uzo de tempo[redakti]

Suboficiro: Homoj, ĉiam kojon-have kaj diligente, kaj vi ĉion atingos! La ovo de Kolumbo ankaŭ ne estas metita en unu tago!

Ĝirafa tempŝparo[redakti]

3812.jpg

Diversaj sciencistoj opiniis kea ĝirafoj kutimas dormi dum 20 minutoj al la tago. Ili povas eĉ dormi ĝis 2 horojn, sed escepte. Ili neniam enlitigas. Sed, damne! Kiuj ili faras per la ŝparita tempo?

Laboro[redakti]

Laboradi jaron post jaro por eventuale fari nenion estas ega tempmalŝparo. Oni ja povas fari nenion hodiaŭ.

Lingvo[redakti]

Se vi lernas lingvon cele de estonta dungiĝo, vi malŝparas tempon. Vi povas eklabori nun, pigrulo.

UK[redakti]

Sro. Wm. Stead, redaktoro de la angla Review of Reviews, kaj eminenta en tre multaj aliaj aferoj, atestas ke io estas ja tute evidenta se oni konsideras, ke ni devas diri pri UK, ke tiu ĉi kunveno estas tempmalŝparo. Ĉiuj nur vage parolas teorie.

Sporto[redakti]

Tre penegi nur por superi poentrekordon starigitan de iu bubaĉo estas senutila tempmalŝparo.

Pigreco[redakti]

Kio estas pigreco? Tio estas kutimo ripozi pli frue, antaŭ ol ni estas lacaj.

Du pigruloj[redakti]

1305.jpg

La pigruleton persekutas oni kiel homan malamikon.
L' alian oni aŭtas al la klubo, donas laŭdon, manĝon, drinkon.

Kaj tiuj, kiuj sakras pigruletojn kiel kernon de la fio,
Ridetas kaj salutas la aliajn man-etende kun feliĉo.

La pigruleto estas pulo de socio, foje mord-sukcesas.
La pigrulego estas ja hirudo, suĉas sangon kaj ne ĉesas.

La ŝarĝo pigruleta pezas tiom milde, ke ĝin ni ne sentas.
Sed dekoj da geviroj tage por manĝigi la alian nepras.

Kaj dum sankcias oni pigrulegojn, restos pigruletoj ĉiam.
Sed forigante l' pigrulegon, ni malaperigos la alian.
 
Do faru saĝan planon por forskui tiun pezon, kiu premas.
Ne zorgu pri la pigruletoj dum forviŝi pigrulegojn endas.