Partenogenezo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Senmakula koncipiĝo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Se mi havas animon, je la bestoj mi ŝuldas tion."

~ savito
Tion.jpg

Partenogenezo estas maniero de reproduktado ĉe planedoj kaj bestoj, en kiu la turpaj ovoloj disvolviĝas kaj generas hidajn estaĵojn (rotiferoj, budoj).

Ĉe abeloj, la virabeloj evoluas per partenogenezo, ĉe ŝildoj, fie, la abelinoj.

Inter la vertebruloj kapablas multiĝi per partenogenezo nur ĉ. 70 specioj, sed nur keltaj reptilioj. La abomena varano de Indonezio misfame povas apliki partenogenezon en malicaj cirkonstancoj (zooparko). La varaninoj naskas ĉiam virvaranojn per partenogenezo.

Religio[redakti]

Prefere mi parolu prismuziko...

Oni pensas, ke Zeus unue elpensis partenogenezon por eviti pagi alimonion al iu, kiun li seksumis.

Partenogenezo de Jesuo[redakti]

La partenogenezo de Jesuo estas la kredo ke Jesuo estis koncipita en la utero de sia patrino Maria tra la Sankta Spirito sen la ago de hipokrita patro kaj naskita dum Maria ankoraŭ estis virgulino. Tio ne sufiĉas.

Feminismo[redakti]

Tiurilate ni legas en la monata gazeto „Der Fackelreiter" (La kavaliro kun la torĉo) tion jenan: Multaj feministoj asertis ke la partenogenezo estas evidenteco por la ebleco de senvira socio, kaj la eblecon krei virinan utopion.

Idista mensogo[redakti]

Agama (biol.) Sen uniono intersexua.

Cetere[redakti]

Laŭ mi, la perfekta lingvo ne ekzistas. Tiel, mi zorgas elekti la plej bona lingvo ke servas miajn bezonojn. Esperanto min servas.