Zlaté Hory
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Jeseník. Pri municipo, kiu portis tiun ĉi nomon antaŭe, temas artikolo Kamberk. Pri montaro kun pola nomo Góry Złote temas artikolo Riĥleba montaro.
Zlaté Hory (laŭvorte Ora Montaro, nomo ekde 1948) estas urbo en Ĉeĥio situanta en Ĉeĥa Silezio ĉe ĉeĥa-pola limo, 30 km nordokcidente de urbo Bruntál, 15 km nordnordoriente de distrikta urbo Jeseník. Vivas ĉi tie 3 736 loĝantoj (2024).
Zlaté Hory (germane Zuckmantel) | |||
ĉeĥe ĝis 1948 Cukmantl, pole Złote Góry, pole silezie Złote Gůry | |||
urbo | |||
Vido el Biskupská kupa
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Zlaté Hory | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
Administra municipo | Jeseník | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Zlatohora montetaro | ||
Memorindaĵoj | Edelštejn burgoruino, Leuchtenštejn burgoruino | ||
Rojoj | Zlatý potok, Modrý potok, Černý potok | ||
Situo | Zlaté Hory | ||
- alteco | 390 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 15′ 17″ N 17° 23′ 38″ O / 50.25472 °N, 17.39389 °O (mapo) | ||
Areo | 85,94 km² (8 594 ha) | ||
Loĝantaro | 3 736 (2024) | ||
Denseco | 43,47 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1263 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 793 75 ĝis 793 76 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0711 | ||
NUTS 5 | CZ0711 597996 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Zlaté Hory | |||
Retpaĝo: www.zlatehory.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mikulovice, Jeseník, Heřmanovice kaj Petrovice.
Historio
redaktiZlaté Hory (antaŭe ĝis 1945 germane Zuckmantel, ĉeĥa nomo de 1869 ĝis 1948 Cukmantl) estas malnova minista urbo, kies prospero estis kunigita kun kolonigado en la 12-a jarcento, subtenata de olomouca kaj vroclava episkopejo en konekso kun malkovro de ortrovejoj. Ĝi estis kaj estas centro de erctrovejo de Zlaté Hory, la urbo ĝi estas ekde la jaro 1263. Oni unue akiris la oron per ellavado el sablo, pli malfrue eĉ per subsupraĵa minado, precipe en Příčný vrch (Transversa Monto) sude de la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo. La minado kulminis en la 16-a jarcento, en la 18-a jarcento venis malfloro. La plej granda peco de oro (1,78 kg), trovita en la jaro 1591, estis dediĉita al imperiestro Rudolfo la 2-a. En pli juna periodo oni minis ankaŭ arĝenton kaj neferajn metalojn (ĉefe kupron). En la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo troviĝas pluraj spuroj kaj antropogenaj formoj post historia kaj ankaŭ antaŭ nelonga minado (precipe en Příčný vrch). Hodiaŭ Zlaté Hory estas refreŝigeja kaj turisma centro.
Foje tre riĉa urbo havas renesancan kaj barokan arkitekturon. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo troviĝas ruinoj de burgoj Leuchtenstein (nun iom ĉeĥigite Leuchtenštejn) kaj Edelstein (nun ĉeĥe Edelštejn).
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 8 021 |
1880 | 8 124 |
1890 | 8 108 |
1900 | 7 767 |
1910 | 7 604 |
1921 | 6 861 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 471 |
1950 | 3 287 |
1961 | 3 879 |
1970 | 4 362 |
1980 | 4 556 |
1991 | 4 550 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 4 507 |
2014 | 4 004 |
2016 | 3 944 |
2017 | 3 899 |
2018 | 3 858 |
2019 | 3 796 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 3 748 |
2021 | 3 413 |
2022 | 3 620 |
2023 | 3 668 |
2024 | 3 736 |
Partoj de urbo
redakti- Zlaté Hory (katastra teritorio (k. t.) Zlaté Hory v Jeseníkách)
- Dolní Údolí (k. t. Dolní Údolí)
- Horní Údolí (k. t. Horní Údolí)
- Ondřejovice (k. t. Ondřejovice v Jeseníkách)
- Rejvíz (k. t. Rejvíz)
- Rožmitál (k. t. Zlaté Hory v Jeseníkách)
- Salisov (k. t. Ondřejovice v Jeseníkách)
Esperanto en Zlaté Hory
redaktiEn la tiam germanlingva minista urbo Zuckmantel en 1923 komenciĝis kurso kun 20 lernantoj, gvidata de s-ro Schuster. Parolado okazis de profesoro Murath pri „Esperanto kaj mondhelplingva problemo”.