UTC+11:00
horzono
(Alidirektita el Vladivostoka horzono)
UTC+11 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas tempodiferencon de dek unu horoj al la Universala Tempo Kunordigita.
Interalie, tiu tempo en Norda Azio kiel "Vladivistoka tempo" uzatas kiel norma tempo (tutjare)
- en la centra parto de Jakutio,
- en la Ĉemara regiono inkluzive de la urbo Vladivostoko,
- en Saĥaleno
- kaj en la Ĥabarovska regiono de la Rusia Federacio.
En Aŭstralio, la horzono validas
- kiel aŭstralia orienta somera tempo (de oktobro ĝis aprilo) en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio, Novsudkimrio (krom la izolita mineja urbo Broken Hill, sed inkluzive de la insulo Lord Howe, kiu havas horzonon +10:30 en vintro), Viktorio (Aŭstralio) kaj en Tasmanio
Krome ĝi validas en larĝa zono de la Pacifika Oceano. Tie ĝi tutjare kovras la teritoriojn
- de la subŝtatoj Kosrae kaj Ponape de la Federacio de Mikronezio,
- de la Salomonoj,
- de Vanuatuo kaj
- Nov-Kaledonio.