Villamoronta
Villamoronta [biljamoRONta] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos kaj pli precize al la suda valo (Vega) de la subkomarko Vega-Valdavia. La loknomo Villamoronta estas komprenebla etimologie kiel Vilao de Moronta (alude al iama loĝanto, plej verŝajne el montara Kantabrio, kaj ne al maŭroj: "moro"). Aliaj loĝlokoj en la regiono havas similajn antikvecojn kaj nomojn, ekzemple Villmorón en Burgoso kaj Torremoronta, jam malaperinta, en Palencio.
Villamoronta | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34126 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 252 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 24′ N, 4° 42′ U (mapo)42.4025-4.6986111111111Koordinatoj: 42° 24′ N, 4° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 843 m [+] | ||
Areo | 13,29 km² (1 329 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villamoronta [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 243 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 51 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a aŭ komence de la 10-a jarcentoj.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovinoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kolombejoj ktp.