Vilyvitány
Vilyvitány [vijvitAnj] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 13 km²
- Alto super marnivelo: 204 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.495/21.5665
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 3991
- Telefonprefikso: 47
Situo
redaktiVilyvitány situas sur deklivoj, laŭ la slovaka landlimo, fine de sakovojo. Pálháza troviĝas 9, Sátoraljaújhely 16, Sárospatak 24, Gönc 26, Miskolc 92 km-ojn.
Historio
redaktiDum la historio estis tie 2 vilaĝoj: Vily kaj Vitány. Post Traktato de Trianon la vilaĝoj trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ili unuiĝis en 1940. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservo estas migra poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- kalvinana baroka preĝejo el la 18-a jarcento
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1805
- golgoto
Famuloj
redaktiEn la iama Vily naskiĝis pedagogo József Bakos.