Victor Vlad Delamarina (Timiș)
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Victor Vlad Delamarina (Timiş))
Victor Vlad Delamarina (iam Satu Mic; hungare: Lugoskisfalu [lugoĵkiŝfalu], malnova nomo: Szatumik) estas komunumo en Rumanio, 4 km sude de Lugoj. Administre apartenas al ĝi Herendești, Honorici, Pădureni, Petroasa Mare, Pini, Visag.
Victor Vlad Delamarina | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Timiș | |
Alinome | Lugoskisfalu (hungare) | |
Iama hungara departemento | Krassó-Szörény | |
Situo | 45° 38′ N, 21° 54′ O (mapo)45.64055555555621.892777777778Koordinatoj: 45° 38′ N, 21° 54′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 140 m | |
Poŝtkodo | 307460 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.792 (en 2009) | |
– vilaĝo | 460 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 159268 | |
La loko portas la nomon de la poeto kaj soldato Victor Vlad Delamarina, kiu naskiĝis tie en 1870.
Laŭ la loĝantaro Victor Vlad Delamarina estas nur la tria vilaĝo en la komunumo, sed nur ĝi (kaj la malgranda Pini) situas ĉe la nacia vojo DN58A, kiu ligas ĝin al Lugoj.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 970 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 551 (rumanoj, 7 % da hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua mencio estas el 1717. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Renomaj personoj
redakti- János Asbóth (7-a de junio 1845 – Felsővidafalva, 28-a de junio 1911): inĝeniero, verkisto, vojaĝverkisto.
- Victor Vlad Delamarina (31-a de aŭgusto 1870 – Herendești, 15-a de majo 1896): verkisto, poeto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto