Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Veterdisfaloveterdetruiĝo estas la disfalo de tersurfacaj petroj pro la efiko de diversaj veter-procesoj unuopaj aŭ kombinitaj.

Priskribo

redakti

Oni baze distingas du tipojn de veterdisfalaj procesoj: la fizikajn kaj kemiajn.

 
Mekanika veterdisfalo: "ŝtonrivero" estiĝis per multaj cikloj de frostiĝo / degelo
  • Mekanikafizika veterdisfalo inkludas la disfalon de petroj kaj grundoj pro rekta eksponiĝo al atmosferaj influoj, ĉefe varmo, akvo, glacio kaj vento. Rezulto: la petrosurfaco estas disrompita, sed ne esence kemie transformita.
  • Kemia veterdisfalo [1] estas la rekta efiko de atmosferaj kemiaĵoj en la disfalo de rokoj, grundoj kaj mineraloj (se la kemiaĵoj estis produktitaj de organismoj oni parolas pri biologia veterdisfalo). Rezulto: la petrosurfaco havas alian kemian konsiston ol sampetraj pli profundaj tavoloj.

Produktoj de la veterdisfalo de petro kolektiĝas plejparte kiel lozaj surfacotavoloj, kiuj nomiĝas regolito. La regolito malsupren pli kaj pli transiĝas en solidan petron, en la geologio tielnomatan originlokan petron.

Veterdisfalo kune kun la erozio (forportado de la loza surfaca materialo) estas la proceso, kiu precipe formas la specifan aspekton de la tersurfaco. Veterdisfalo estas unu el la gravaj procesoj en la cirkulado de la petroj (kune kun respektive kontraŭefike al sedimentado kaj vulkanismo / tektoniko).

Vidu ankaŭ

redakti

Literaturo

redakti
  • F. Press und R. Siever: Allgemeine Geologie – Einführung in das System Erde, 3-a eldono. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg, 2003, ISBN 3-8274-0307-3
  • A. Goudie: Physische Geographie – Eine Einführung, 4-a eldono. Spektrum Akademischer Verlag, München, 2002, ISBN 3-8274-1872-0
  • A. H. Strahler und A. N. Strahler: Physische Geographie, 3-a eldono. UTB, Stuttgart, 2005, ISBN 3-8252-8159-0
  • H. J. de Blij, P.O. Muller und R.S. Williams Jr.: Physical Geography – The global environment, 3-a eldono. Oxford University Press Inc., 2004, ISBN 0-19-516022-3
  • Henry Lutz Ehrlich: Geomicrobiology. 3-a eldono. Marcel Dekker, New York 1996, ISBN 0-8247-9541-5

Notoj, referencoj

redakti
  1. Unu el la kemiaj procesoj de veterdisfalo estas "efloresko", vidu tie.

Eksteraj ligiloj

redakti