Familia etoso
(Alidirektita el Un air de famille)
Familia etoso (france Un air de famille) estas teatraĵo de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri. Realisme kaj humure ĝi priskribas la funkciadon de rutina familia sistemo. Laŭ ĝi la franca reĝisoro Cédric Klapisch faris samnoman filmon Un air de famille.
Un air de famille | |
---|---|
filmo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 1996 |
Ĝenro | drama filmo • komedia filmo |
Loko de rakonto | Seine-Saint-Denis |
Honorigoj | Premio César por la Plej Bona Helpa Aktorino |
Rikardo Cash faris esperantan tradukon de la teatraĵo. Ĝi ampleksas 68 paĝojn kaj haveblas ekzemple ĉe la libroservo de UEA. La Teatra Trupo de Tuluzo ekde oktobro 2004 plurfoje prezentis ĝin, interalie en Internacia Seminario en Veclaro, Bulonjo 2005, Kultura Esperanto-Festivalo en Helsinki kaj Universala Kongreso en Vilno.
Eksteraj ligiloj
redakti- Familia Etoso en la TTTejo de Teatra Trupo de Tuluzo