UNESKO-premio por pacedukado
La UNESKO-premio por pacedukado estis kreita en la jaro 1980 kaj estas ĉiujare aljuĝata ekde 1981.
UNESKO-premio por pacedukado | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Organizanto | Unesko | |
Fondita en | 1981 | |
Ĉi tiu premio, en valoro de 60 000 usonaj dolaroj, ĉefe celas antaŭenigi ĉiajn agadojn, kiuj celas "konstrui en la mensoj de homoj la defendon de paco" per la honorigo de eksterordinaraj aktivecoj por pacedukado en la spirito de la konstitucio de Unesko. Laŭ ĝia konstitucio, la ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj[1].
Ĉi tiu premio estas donata en Parizo ĉe la Unesco-ĉefsidejo la 21-an de septembro, Internacia Tago de Paco de UN .
Ricevintoj de la premio
redakti- 2008: Instituto por Justico kaj Repacigo (Sud-Afriko)
- 2006: Christopher Gregory Weeramantry (Sri Lanko) Honora mencio: Fundación para la Reconciliación (Kolombio)
- 2003: Emile Shoufani, greka-katolika arkimandrito en Nazareto
- 2002: City Montessori School, Lucknow, (Barato)
- 2001: Juda-araba Centro por Pacedukado en Givat Haviva (Israelo) kaj Episkopo Nelson Onono Onweng, Ugando
- 2000: Toh Swee-Hin, aŭstralia pacedukisto
- 1999: Asociación Madres de Placo de Mayo, Bonaero, Argentino. Honora mencio: Verein für Friedenspädagogik, Tübingen (Germanio)
- 1998: Edukistoj por Paco kaj Reciproka Kompreniĝo (Ukrainio) Honora mencio: Fridtjof Nansen Akademio (Norvegio), World Court Project (Nov-Zelando), Ulpan Akiva Netanya (Israelo)
- 1997: Francois Giraud (Francio)
- 1996: Chiara Lubich (Italio)
- 1995: Studcentro por Paco kaj Konfliktsolvado (Aŭstrio)
- 1994: Prayudh Payutto (Tajlando)
- 1993: Madeleine de Vits (Belgio) kaj Diplomita Instituto de Pacaj Studoj ĉe la Universitato Kyung Hee (Sud-Koreio)
- 1992: Patrino Teresa
- 1991: Ruth Leger Sivard (Usono) / Cours Sainte Marie de Hann (Senegalo)
- 1990: Rigoberta Menchú Tum (Gvatemalo) / World Order Models Project (WOMP)
- 1989: Robert Muller (Belgio/Francio) / International Peace Research Association (IPRA)
- 1988: Frère Roger, Taizé (Francio)
- 1987: Laurence Deonna (Svislando) / "Servicio Paz y Justicia en America Latina"
- 1986: Paulo Freire (Brazilo)
- 1985: Indar Jit Rikhye (Barato) / Georg-Eckert-Institut für Internationale Schulbuchforschung (Germanio)
- 1984: Internaciaj Kuracistoj por la Malhelpo de Atoma Milito (IPPNW)
- 1983: Pax Christi Internacia
- 1982: Stockholm International Peace Research Institute (SIPRI)
- 1981: Helena Kekkonen (Finnlando) / Monda Organizo de la Skolta Movado
Referencoj
redakti- ↑ (fr) Acte constitutif de l'Unesco arkivo, UNESKO
Eksteraj ligiloj
redakti- (angla) UNESCO Prize for Peace Education (Internet Archive)