Provinco Trento
La aŭtonoma provinco Trento (itale provincia autonoma di Trento) estas la pli suda el la du provincoj de la regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo, en la nordo de Italio.
Provinco Trento | |
provinco de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono: | Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo |
Kodo laŭ ISO 3166-2: | TN |
Areo: | 6206 (2005) km² |
Ĉefurbo: | Trento |
Loĝantaro: | 477017 (2005) |
Loĝdenso: | 76 (2005) loĝ./km² |
Kvanto de komunumoj: | 223 (2005) |
Poŝtkodo: | 38100 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 022 (2005) |
Telefona prefikso: | 0461, 0464, 0463 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.provincia.tn.it |
Ĝi plejparte situas en la Alpoj kaj koncentriĝas ĉirkaŭ la valo de rivero Adiĝo (ital. Adige, germ. Etsch) inter Mezzocorona kaj Avio. Historie ĝi estas la itallingva parto de Tirolo.
Geografio
redaktiSude Provinco Trento limas al la itala regiono Veneto, sud-okcidente al Lombardio. La provinca ĉefurbo Trento estas ankaŭ la regiona ĉefurbo.
Provinco Trento kaj la frata Provinco Bolzano-Bozen estas la solaj aŭtonomaj provincoj de Italio (se oni malagnoskas, ke la aŭtonoma regiono Aosta Valo mem rolas kiel provinco). Ilia aŭtonomeco permesas al ili la kreadon de propraj leĝoj en certaj kampoj de la juro. (Ne-aŭtonomaj provincoj de Italio havas nur administrajn taskojn.)
La Non-valo (itale Val di Non, ankaŭ Valle di Non; en la loka latinida dialekto Nones Val de Non; germane Nonstal, ankaŭ Nonsberg; latine Anaunia) estas valo de la Alpoj, en norda Italio. La valo situas ĉefe en la pli suda provinco Trento - nur la tri plej nordaj komunumoj, plejparte germanlingvaj, kune nomiĝas Deutschnonsberg kaj apartenas al la pli norda provinco de Sudtirolo.
Nuntempe
redaktiLa provinco eksportas fruktojn kaj vinon kultivatajn en la valo de Adiĝo. Alia grava ekonomia branĉo estas montara turismo, somere kaj vintre. La norda parto de la Lago de Gardo, kiu apartenas al la provinco, precipe somere allogas turiston al la urboj Riva kaj Torbole.
En la vintrosporta loko Cavalese dufoje okazis akcidento pri la telfero al Alpo Cermis:
- Je la 9-a de marto 1976 veturilo falis de la ŝnurego kaj mortigis 42 homojn.
- Je la 3-a de februaro 1998 aviadilo tranĉis la ŝnuregon de la telfero kaj mortigis 20 homojn. Ĉi-lasta akcidento kaŭzis politikajn malfacilaĵojn inter Italio kaj Usono.