Talanto
antikva mezurunuo de maso
Talanto (aŭ talento en dua signifo) estas [1]
- antikva mezurunuo de pezo, teorie la metalkvanto portebla de unu homo. La aleksandria talanto pezis ĉirkaŭ 36 kilogramojn, poste 45 kilogramojn, la atika talanto ĉirkaŭ 26 kilogramojn, la biblia ĉirkaŭ 34 kilogramojn.
- antikva monunuo, de diversa valoro laŭ la responde kutima pezo: arĝenta talento aŭ ora talento kiu valoris 6000 drakmojn en Ateno.
Etimologio
redaktiTalanto devenas de la greka lingvo talanton (pezilo, pezo).
Historio
redaktiTalanto estis origine babilona mezurunuo de pezo. Poste, kiel multaj antikvaj mezurunuoj por pezoj, ĝi iĝis monunuo. En la antikvo pezoj kaj subdividoj variegis kaj regione kaj epoke (de ĉirkaŭ 20 ĝis 40 kilogramoj). Tiel ekzistis:
- la atika talanto de ĉirkaŭ 27 kg subdividita je 60 minoj po 100 drakmoj je 6 oboloj
- la kartaga talanto de 27 kg subdividita je 60 minoj po 60 ŝekeloj.
- 1 stateroj = 2 drakmoj
- 1 drakmo = 6 oboloj
La obolo estas la plej malgranda unuo, kiu kvankam de tempo al tempo estas subdividitaj je aliaj unuoj ĝis la okona obolo (ĉalko).