Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Subterkonstruado estas fakkampo de la konstrufako kiu okupiĝas pri la planado kaj konstruado de konstruaĵoj situantaj ĉe aŭ sub la tersurfaco respektive sub la nivelo de trafikvojoj. Certagrada escepto estas la konstruado de pontoj, kiuj kiel parto de trafikvojoj same apartenas al la subterkonstruado, kvankam ili situas super la tersurfaco, sed tamen sub la nivelo de la super ĝi kuŝanta trafikvojo. La nocio subterkonstruado servas precipe por apartigi ĝin de la tereno de la surterkonstruado.

Subterkonstruaj laboroj

Planistoj de la subterkonstruado esence estas konstruinĝenieroj. Arkitektoj kunagas nur se temas pri specialaj dezajnaj taskoj. Realigantaj konstruentreprenoj povas esti specialfirmaoj, kiuj aktivas nur en la subterkonstruado, sed ankaŭ tiaj, kiuj realigas projektojn kaj en la surter- kaj en la subterkonstruado.

Fakterenoj

redakti

Unuopaj fakterenoj de la subterkonstruado estas: