Stuartoj
La domo de Stuarto aŭ Stewart estis reĝa dinastio, kiu unue regis la skotan reĝlandon, antaŭ ol cetere fariĝi la reĝa dinastio de Anglio kaj finfine Britio.
Stuartoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
reĝa dinastio • dinastio | ||
Apero | 1371 vd | |
Lando | Reĝlando Skotlando vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Roberto la 2-a vd | |
Branĉo de | Clan Stewart vd | |
Branĉoj | Clan Stewart of Appin vd | |
Regadoj | ||
Reĝoj de Skotlando | ||
Dum | 1371-1714 | |
Antaŭulo | klano Bruce | |
Sekvanto | Hanovra dinastio | |
Reĝoj de Anglio | ||
Dum | 1603-1714 (1649-1660 respubliko) | |
Antaŭulo | Tudoroj | |
Sekvanto | Hanovra dinastio | |
Reĝoj de Irlando | ||
Dum | 1603-1714 | |
Antaŭulo | Tudoroj | |
Sekvanto | Hanovra dinastio | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Historio
redaktiLa Domo de Stuarto regis Skotlandon dum 336 jaroj, inter 1371 kaj 1707. La plej proksima heredanto de Elizabeto la 1-a de Anglio estis la reĝo Jakobo la 6-a de Skotlando, pro ŝia avo Henriko la 7-a, kiu fondis la tudoran dinastion. Je la morto de Elizabeto, James Stuart akiris la tronon de Anglio kaj Irlando. Ekde 1603, la Stuartoj rigardis sin kiel "Reĝoj/Reĝinoj de Britio", kvankam ne ekzistis parlamenta unuiĝo de la variaj reĝlandoj antaŭ la reĝado de Anna, la lasta monarko de la stuarta dinastio. Post la Stuartoj la tronon transprenis la domo de Hanovro, laŭ akordo de 1701.
Membroj de variaj duenaskitaj aŭ nelegitimaj branĉoj de la dinastio ankoraŭ ekzistas hodiaŭ.
Bibliografio
redakti- Addington, Arthur C. The Royal House of Stuart: The Descendants of King James VI of Scotland (James I of England). 3v. Charles Skilton, 1969-76.
- Cassavetti, Eileen. The Lion & the Lilies: The Stuarts and France. Macdonald & Jane’s, 1977.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- (en) Stewart Scotland
- (en) Stuart Britain
- (en) Jacobites