Der Spiegel
Der Spiegel [deːɐ ˈʃpiːɡl̩] (Esperante: La Spegulo) estas la plej konata semajna magazino de Germanio. Oni forvendas el ĝi ĉ. 1,1 milionojn.
Der Spiegel | |||||
revuo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Speco | semajna politika magazino | ||||
Periodeco | semajna | ||||
| |||||
Redaktisto | ĉefredaktoro Stefan Aust | ||||
Establodato | 1947 | ||||
Fondinto(j) | Rudolf Augstein vd | ||||
ISSN | 0038-7452 | ||||
| |||||
Retejo | http://www.spiegel.de | ||||
| |||||
Der Spiegel | |||||
---|---|---|---|---|---|
revuo | |||||
Komenco | 1947 vd | ||||
Geografia situo | 53° 32′ 49″ N, 9° 59′ 52″ O (mapo)53.5469669.997749Koordinatoj: 53° 32′ 49″ N, 9° 59′ 52″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Hamburgo | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Rudolf Augstein vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La unua eldono de la ĵurnalo Der Spiegel aperis la 4-an de januaro en 1947, sabate, en Hanovro kiel posteulo de la gazeto Diese Woche. La revuo sekvis similspecajn usonajn kaj britajn ekzemplojn de periodaĵoj.
La unua eldonisto kaj ĉefredaktoro estis Rudolf Augstein ekde la apero de la magazino en januaro 1947 ĝis sia morto en 2002. Li akiris la eldonistajn licencojn kaj eldonis la revuon en Hanovro. Ekde tiam, la ĉefredaktisto estas Stefan Aust.
La Spiegel-eldonejo havas la sidejon ekde 1952 en Hamburgo kaj eldonas ankaŭ la periodaĵon „Manager-Magazin“.
Evoluo
redaktiLa magazino estis jam de la komenco pridisputata kaj iĝis gvidanta gazeto por multaj post la Spiegel-skandalo. Ekde tiam la gazeto akiris preskaŭ monopolan staton pri reklamoj. Post la apero de la konkurenta magazino Focus okazis ŝanĝiĝoj ĉe la revuo, sed tiuj ne influis la bazajn principojn. Focus estis intence kontraŭpoluso al Spiegel por kolekti la monon de la dekstruloj kaj influi ilin.
Ekde mezo de la 1990-aj jaroj, la ĉefredaktisto Stefan Aust kaj sub premo de la konkurantoj, la gazeto moviĝis al la novliberala direkto.
Kronologio
redakti- novembro de 1946: aperas la Spiegel-antaŭulo, Diese Woche (tiu ĉi semajno), sub brita licenco; eldonkvanto: 1.500.
- 4-a de januaro en 1947: DER SPIEGEL, eldono 1-a, aperas en Hanovro. eldona kvanto per limigita papertransdono de la britoj: 15.000.
- 1949: Spiegel-regularo.
- 1950: Der Spiegel malkovras subaĉeton de parlamentanoj; apogo de Bonn anstataŭ Frankfurto ĉe Majno kiel federacia ĉefurbo; inkvizado de Augstein kiel atestanto, atentigo pri ĵurnalista silentodevo pri intimaj fontoj de la informoj.
- Schmeißer-afero 1952: Hans Konrad Schmeißer, iama agento en la franca sekretservo, atestas, ke la federacia kanceliero Adenauer, ministeria direktoro Blankenhorn kaj ĝenerala konsulo Reifferscheid laboris por franca sekretservo (Spiegel, Nr. 28/1952).
- 1956/57: analizo de Hans Magnus Enzensberger pri Lingvaĵo de Spiegel
- 1961: eldona kvanto: 437.000
- 10-a de oktobro de 1962: Spiegel-skandalo Kritiko de la armea defendokapableco
- 26-a de oktobro en 1962: Traserĉo de Spiegel-eldonejo en Hamburgo kaj redaktejo en Bonn; arestordono; akuzo: suspekto pri landoperfido, falsado, aktiva subaĉeto.
- 1963: Franz-Josef Strauß: Ili estas la Gestapo en la hodiaŭa Germanio [...] Mi estis devigata agadi kontraŭ ili..
- 1969: eldonkvanto: 953.000
- 1970: fondo de manaĝera magazino,
- 1974 Willy Brandt: Fekfolio.
- 1978: fermo de Spiegel-oficejoj en la Germana Demokratia Respubliko post kritika eventosciigo
- 1982: Flick-skandalo.
- 1982: Afero nova hejmo.
- 1987: Barschel-skandalo
- 1988: Coop-skandalo
- 1989: Erich Honecker: Jes, Spiegel estas bona gazeto, mi legas ĝin ĉiulunde.
- 1990: eldonkvanto 1.050.000 ekzempleroj
- 1992: Antje Vollmer: Fine de la erao de Augstein, Spiegel perdis gravecon sed gajnis potencon.
- 18-a de januaro 1993: unua eldono de Focus centprocenta filio de Burda; "Konkuranto-, ne kontraŭmedio de Spiegel" (Helmut Markwort). Spiegel suferas perdon de la eldona kvanto je 10 procentoj kaj je 12 procentoj ĉe la reklamoj.
- 24-a de oktobro: kompleta reta varianto aperas.
- 4-a de julio 2005: prezoaltigo per 40 cendoj al 3,40 EUR
Spiegel Online
redaktiSpiegel Online estis fondita en 1994, ekde 2002 oni devas pagi por la malnovaj arĥivigitaj artikoloj.