Roland Hanna
Sir Roland Hanna (* 10-an de februaro 1932 en Detrojto, Miĉigano; † 13-an de novembro 2002 en Hackensack, Nov-Ĵerzejo) estis usona ĵaz-pianisto kaj komponisto.
Roland Hanna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de februaro 1932 en Detrojto |
Morto | 13-an de novembro 2002 (70-jaraĝa) en Hackensack |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | komponisto universitata instruisto pianisto ĵazmuzikisto muzikinstruisto diskografa artisto |
Vivo
redaktiHanna lernis kiel infano pianludon de Josephine Love. Post dujara militservo en la usona armeo li studis ĉe Muziklernejo Eastman kaj la Muziklernejo Juilliard. Sian muzikan karieron li komencis en 1958 kiel kunulo de Benny Goodman, sekvan jaron li laboris kun Charles Mingus. Ekde 1967 ĝis 1974 li estis membro de la orkestro de Thad Jones/Mel Lewis; en 1971 li kunlaboris je la bandega albumo de Charles Mingus Let My Children Hear Music. En 1974 li apartenis krom Frank Wess al la fondomembroj de la New York Jazz Quartet. Poste li prezentis ĉef soliste aŭ en malgrandaj ensembloj, ekz. duope kun George Mraz aŭ kiel akompananto de muzikistoj kiel Sarah Vaughan, Carmen McRae, Miriam Klein kaj Al Hibbler. Por serio de benefickoncertoj favore al liberiaj infanoj la prezidanto de Liberio, William Tubman, nobeligis lin en 1970; ekde tiam li nomiĝis Sir Roland Hanna.
Hanna kreis pli ol kvarcent komponaĵojn, en kiuj li ofte transpaŝis la limojn de la ĵazmuziko. Inter ili troviĝas la baladoj Perugia kaj After Paris, baleto por ĵazorkestro kaj arĉinstrumentoj kaj Oasis por piano kaj orkestro, kiun en 1993 unuafoje prezentis la Simfoni-Orkestro je Detrojto.
krome li instruis ĉe la Muziklernejo Aaron Copland, ĉe Queens College, ĉe New School kaj ĉe la Muziklernejo Eastman.
Diskoj
redakti- Roland Hanna Plays Harold Rome's Destry Rides Again kun George Duvivier, Roy Burns, Kenny Burrell, 1959
- Easy To Love kun Ben Tucker, Roy Burns, 1959
- Child of Gemini kun Dave Holland, Daniel Humair, 1971
- Sir Elf, Soloalbum, 1973
- Stephane Grappelli Meets the Rhythm Section kun Stephane Grappelli, George Mraz, Mel Lewis, 1973
- Perugia, Live at Montreŭ '74, soloalbumo, 1974
- Informal Solo, soloalbumo, 1974
- 1 X 1 kun George Mraz, 1974
- A Jazz Hour With Roland Hanna Walkin' kun Stephane Grappelli, George Mraz, Mel Lewis, 1974,
- Let It Happen kun The Jazz Piano Quartet, 1974
- The New York Jazz Quartet In Concert In Japan kun Ron Carter, Ben Riley, Frank Wess, 1975
- Porgy & Bess kun George Mraz, 1976
- Sunrise, Sunset, Super Duo kun George Mraz, 1976
- 24 Preludes Book 1 kun George Mraz, 1976
- The New York Jazz Quartet: Song of The Black Knight kun George Mraz, Richard Pratt, Frank Wess, 1977
- Sir Elf Plus 1 kun George Mraz, 1977
- At Home With Friends kun George Mraz, Richard Pratt, 1977
- Glove mit George Mraz, Motohiko Hino, 1977
- Time For The Dancers kun George Mraz, Richard Pratt, 1977
- The New York Jazz Quartet: Surge kun George Mraz, Richard Pratt, Frank Wess, 1977
- The New York Jazz Quartet/Blues For Sarka kun George Mraz, Grady Tate, Frank Wess, 1978
- Roland Hanna Plays The Music Of Alec Wilder, soloalbumo, 1978
- A Gift From The Magi, soloalbumo, 1978
- Bird Tracks: Remembering Charlie Parker, soloalbumo, 1978
- Play For Monk kun George Mraz, 1978
- 24 Preludes Book 2 kun George Mraz, GP 3154, 1978
- Rolandscape kun George Mraz, Ben Riley, 1978
- This Must Be Love kun George Mraz, Ben Riley, 1978
- Impressions kun Major Holley, George Duvivier, Alan Dawson, Oliver Jackson, 1978
- Trinity kun Hans Koller, Attila Zoller, 1979
- Spelman Fran Detroit, soloalbumo, 1979
- Piano Soliloquy, soloalbumo, 1979
- Swing Me No Waltzes, soloalbumo, 1979
- The New York Jazz Quartet in Chicago kun George Mraz, Ben Riley, Frank Wess, 1981
- The New York Jazz Quartet: Oasis kun George Mraz, Ben Riley, Frank Wess, 1981
- Romanesque kun George Mraz, 1982
- Manhattan Christmas, soloalbumo, 1987
- ’Round Midnight, soloalbumo, 1987
- Persia My Dear kun Richard Davis, Frederick Waits, 1987
- This Time It's Real kun la kvaropo Jesper Thilo, SLP 4145, 1987
- The Bar kun Sir Clint Houston, Lewis Nash, 1988
- When You Wish Upon a Star mit Ron Carter, Ben Riley, 1989
- Memoir kun Eiji Nakayama1990
- Duke Ellington Piano Solos, soloalbumo, 1991
- Sir Roland Hanna Quartet Plays Gershwin kun Jon Burr, Ronnie Burage, Bill Easley, 1993
- Live at Maybeck Recital Hall, Volume 32, soloalbumo, 1994
- Jazz Sonatas kun Dave Brubeck, Roland Dick Hyman, 1994
- Hush A Bye kun Eiji Nakayama, Seiji Komatsu, 1996
- 3 for All kun Jon Burr, Bucky Pizzarelli, 1996
- The Three Black Kings kun Richard Davis, Andrew Cyrille, 1997
- Royal Essence: An Evening of Ellington kun Davey Yarborough, 1999
- Ancestral Light kun George Mraz, 1999
- Milano, Paris, New York: Finding John Lewis kun George Mraz, Lewis Nash, 2001
- Dream mit Paul West, Eddie Locke, 2001
- Everything I Love, soloalbumo, 2002
- I've Got a Right to Sing The Blues: The Music of Harold Arlen, kun Carrie Smith, 2002
- Last Concert kun Eiji Nakayama, Miboko Hazama, 2002
- Apres Un Reve kun Ron Carter, Grady Tate, 2002
- Color From a Giant's Kit (IPO), 2002
- Tributaries: Reflections on Tommy Flanagan, soloalbumo, 2003
Eksteraj ligiloj
redakti- hejmpaĝo de Roland Hanna Arkivigite je 2011-09-05 per la retarkivo Wayback Machine (anglalingva)
- Roland Hanna ĉeallaboutjazz.com (anglalingva)
- Roland Hanna, a Jazz Pianist and Composer, Dies at 70, Nekrologo en New York Times de la 15-a de novembro 2002 (anglalingva)