Pumpstacio
Pumpstacio estas instalaĵo el la akvoteĥniko, kiu servas al tio, pumpi akvon el pli malalte situanta akvejo en pli altan.
Pumpstacioj estas uzataj sur multaj kampoj de la akvomastrumado:
- funkcio de fontanoj en kastelparkoj (ekz. la ankoraŭ nun funkciantaj pumpstacioj de Nymphenburg en Munkeno)
- Reguligo de la akvonivelo de
- naturaj akvejoj (protekto kontraŭ altakvoj)
- artefaritaj akvejoj resp kanaloj
- akvumado de terkulturataj areoj
- senakvigo de malsekaj grundoj kaj tergajnado
- transporto de trink- kaj uzakvo (akvodistribuejo)
- fortransporto de rubakvo
- stokado de akvo por la produktado de elektro (pumprezerva akvoenergia centralo) aŭ aliaj celoj (retropumpstacio)
Kiel pumpilo oni uzas centrifugajn pumpilojn, arĥimedajn ŝraŭbojn, ĉerpostaciojn aŭ pneŭmatajn levilojn.