Provizora Nacia Kabineto
Provizora Nacia Kabineto estis la unusola kabineto, kiun nomumis la Provizora Nacia Asembleo en Hungario. Ĝi gvidis la landon (longe nur landparton) en la jaroj 1944 kaj 1945 preskaŭ jaron. Menciindas, ke en unua duonjaro okcidente Kabineto Szálasi gvidis la landon.
Provizora Nacia Kabineto | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Provizora Nacia Kabineto | ||
Dum | 22-a de decembro 1944 - 15-a de novembro 1945 | |
Antaŭulo | Kabineto Szálasi | |
Sekvanto | Kabineto Tildy | |
Historio
redaktiEn jarfino de 1944 ariĝis en Debrecen tiuj politikistoj, kiuj volis agi kontraŭ la nazia Hungario. Multaj alvenis (ĉefe komunistoj) rekte el Moskvo. Ili aranĝis provizoran baloton, poste kreiĝis Provizora Nacia Asembleo. Ili establis Provizoran Nacian Kabineton. La celo estis, ke ĝi estu akceptebla ankaŭ al la okcidenta landparto, tial la membroj estis diversaj, eĉ fideluloj de Miklós Horthy, kiu jam estis deportita al Portugalio. En la frua 1945 la asembleo faris batalhalton kun Sovetunio, samtempe ĝi oficiale ekatakis Trian Regnon. En februaro la asembleo jam kunsidis en Budapeŝto. En la sekva monato el la grandaj bienoj disdonis bienojn al la malriĉaj kamparanoj. Fine oni preparis la tutlandan baloton.
Listo de membroj
redakti- Béla Miklós Dálnoki – ĉefministro
- Ferenc Erdei – ministro pri enlandaj aferoj
- János Gyöngyösi - ministro pri eksteraj aferoj
- Imre Nagy (politikisto) – ministro pri agrikulturo
- János Vörös - ministro pri defendo
- Ágoston Valentiny - ministro pri justico, sed en la lastaj 4 monatoj István Ries
- Ferenc Takács (ministro) – ministro pri industrio, sed en la lasta duonjaro Antal Bán
- József Gábor (ministro) - ministro pri komerco kaj transporto, sed en la lasta duonjaro Ernő Gerő
- Gábor Faragho - ministro pri publika provizado, sed en la lasta duonjaro Sándor Rónai
- Erik Molnár – ministro pri publika bonstato
- István Vásáry (politikisto) – ministro pri financo, sed en la lasta duonjaro Imre Oltványi
- Ferenc Nagy (politikisto) – ministro pri rekonstruo
- Géza Teleki (geografo) - ministro pri religio kaj eduko
Fontoj
redakti- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine hungare