Ponto de Londono
La ponto de Londono (angle London Bridge) estas unu el la pontoj de Londono en Anglio. Ĝi troviĝas super la rivero Tamizo, inter la City de Londono kaj la distrikto Southwark. La du plej proksimaj pontoj estas Cannon Street Railway Bridge kaj Tower Bridge. Tie estis konstruita la unua, originala ponto de Londono, kaj ĝi tial estas tre fama. Ĝi restis la sola ponto super la Tamizo en Londono ĝis la malfermo de Westminster Bridge en 1750.
Ponto de Londono | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Britio | ||||
Situo | Londono | ||||
- koordinatoj | 51° 30′ 29″ N, 0° 5′ 16″ U (mapo)51.508055555556-0.087777777777774Koordinatoj: 51° 30′ 29″ N, 0° 5′ 16″ U (mapo) | ||||
Materialo | streĉbetono, Ŝtalbetono [+] | ||||
Estiĝo | 16-a de marto 1973 | ||||
Ponto de Londono | |||||
Vikimedia Komunejo: London Bridge [+] | |||||
Ĉirkaŭa areo
redaktiĈe la suda flanko de la ponto situas la katedralo de Southwark kaj la metro-stacio London Bridge. Ĉe la norda bordo situas la Monumento al la Granda Incendio de Londono kaj la metro-stacio Monument. Oni ofte konfuzas la ponton de Londono kun Tower Bridge, kiu estas hodiaŭ la plej fama ponto de la brita ĉefurbo.
Historio
redaktiLigna ponto jam ekzistis dum la romia periodo. Ĝi estis anstataŭita dum la 12-a jarcento de ŝtona verko, kiu entenis 19 arkojn. Ĝis 1770, tiu ponto estis kovrita de domoj, butikoj kaj eĉ de unu kapelo. En 1831, la ponto estis denove rekonstruita, tiufoje en granito kaj fare de John Rennie. Oni poste konsideris ĝin kiel tro mallarĝan ponton : ĝi estis dispecigita en 1969 kaj vendita al usonanoj, kiuj remuntis ĝin en la urbo Lake Havasu City (Arizono). Ĝi estis anstataŭita de la nuna ponto, inaŭgurita en 1973 kaj farita de la arkitekto Harold King.
La ponto de Londono estas do hodiaŭ unu el la plej modernaj pontoj de la ĉefurbo.