Pacifikaj insuloj
La Pacifikaj insuloj aŭ insuletoj de Pacifiko estas 20,000 al 30,000 insuloj en la Pacifika Oceano.
Pacifikaj insuloj | |
---|---|
regiono, grupo de insuloj [+] | |
Akvejo | Pacifika oceano |
Nombro de insularoj | 20000 ĝis 30000 |
La Pacifikaj insuloj estas termino tro amplekse referata al la insuloj de la Pacifika Oceano. Depende el la kunteksto, ĝi povas referenci al landoj kaj insuloj de komunaj Aŭstroneziaj devenoj, insuloj iam aŭ nune koloniigitaj, aŭ al Oceanio.
Nomambigueco
redaktiLa terminego Pacifikaj insuloj povas esti komprenata diversmaniere. Foje ĝi aludas nur al tiuj insuloj kovritaj de la geopolitika koncepto de Oceanio.[1][2] Laŭ kelkaj oftaj uzoj, la terminego Pacifikaj insuloj referencas al la insuloj de la Pacifika Oceano iam koloniigitaj de Britio, Francio, Nederlando, Usono kaj Japanio, kiaj la Pitkarna insularo, Tajvano, kaj Borneo.[3] Laŭ aliaj uzoj ĝi povas referenci al insuloj kun aŭstronezia heredo kiel Tajvano, Indonezio, Mikronezio, Polinezio, insuloj de Birmo, kiu trovis siajn genezojn en la kulturoj de Neolitiko de la insulo Tajvano.[4] Estas multaj aliaj insuloj loke ene de la limoj de la Pacifika Oceano kiuj ne estas konsiderataj parto de Oceanio. Tiuj insuloj estas la Galapagoj de Ekvadoro; la Aleutaj Insuloj en Alasko, Usono; la Vankuvera Insulo en Kanado; la insuloj de Rusio nome Saĥalino kaj Kuriloj; la insula ŝtato Tajvano kaj aliaj insuloj de tiu ŝtato; la Filipinoj; insuloj en la Sudĉina Maro, kio inkludas la disputatajn Sudĉinajn Marinsulojn; plej el la insuloj de Indonezio; kaj la insula ŝtato Japanio, kio enhavas la Japanan insularon.
Pacifikaj insuloj laŭ areoj (ĉirkaŭ 10,000 kvadrataj kilometroj)
redaktiTiu listo inkludas ĉiujn insulojn troviĝantajn en la geografia Pacifika Oceano, kun areo pli granda ol 10,000 kvadrataj kilometroj.
Name | Areo (km2) | Lando aŭ landoj | Loĝantaro | Loĝdenseco | Notoj |
---|---|---|---|---|---|
Novgvineo | 785,753 | Indonezio & Papuo-Novgvineo | 7,500,000 | 9.544 | |
Honŝuo | 227,960 | Japanio | 103,000,000 | 451.8 | |
Sulaveso | 174,600 | Indonezio | 18,455,000 | 105.7 | |
Suda Insulo | 145,836 | Novzelando | 1,038,600 | 7.122 | |
Norda Insulo | 111,583 | Novzelando | 3,393,900 | 30.42 | |
Luzono | 109,965 | Filipinoj | 48,520,000 | 441.2 | |
Mindanao | 104,530 | Filipinoj | 25,281,000 | 241.9 | |
Tasmanio | 90,758 | Aŭstralio | 514,700 | 5.671 | |
Hokkaido | 77,981 | Japanio | 5,474,000 | 70.2 | |
Saĥalino | 72,493 | Rusio | 580,000 | 8.001 | |
Tajvano | 35,883 | Tajvano | 23,000,000 | 641 | |
Kjuŝuo | 35,640 | Japanio | 13,231,000 | 371.2 | |
Hainano | 35,400 | Ĉinio | 8,900,000 | 251.4 | |
Nova Britio | 35,145 | Papuo-Novgvineo | 513,926 | 14.62 | |
Vankuvera Insulo | 31,285 | Kanado | 759,366 | 24.27 | |
Ŝikoku | 18,800 | Japanio | 4,141,955 | 220.3 | |
Novkaledonio | 16,648 | Francio | 208,709 | 12.54 | |
Palavano | 12,189 | Filipinoj | 430,000 | 35.28 | |
Viti Levu | 10,531 | Fiĝioj | 600,000 | 56.97 | |
Havajo | 10,434 | Usono | 185,079 | 17.74 |
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ D'Arcy, Paul. (Marto 2006) The People of the Sea: Environment, Identity, and History in Oceania. University Of Hawai'i Press. ISBN 978-0-8248-3297-1.
- ↑ Rapaport, Moshe. (April 2013) The Pacific Islands: Environment and Society, Revised Edition. University of Hawai'i Press. ISBN 978-0-8248-6584-9. “"This is the only contemporary text on the Pacific Islands that covers both environment and sociocultural issues and will thus be indispensable for any serious student of the region. Unlike other reviews, it treats the entirety of Oceania (with the exception of Australia) and is well illustrated with numerous photos and maps, including a regional atlas."”. Postulita subskribo pare de JSTOR
- ↑ (Julio 1942) “Pacific Islands”, Geographical Review 32 (3), p. 481–486. doi:10.2307/210391. Alirita 14a de Decembro 2014.. Postulita subskribo pare de JSTOR
- ↑ (Januaro 2011) “Taiwan Austronesian Language Heritage Connecting Pacific Island Peoples: Diplomacy and Values”, IJAPS 7 (1), p. 75–91. Alirita 2a de Majo 2015..
Fonto
redakti- William Collins Sons & Co Ltd (1983), Collins Atlas of the World (revised 1995 ed.), London W6 8JB: HarperCollins, (ISBN 0-00-448227-1)