Ortodokseco
La ortodokseco, aŭ ‘’ortodoksio’’, (el la antikva greka: όρθος, = "rekta/ĝusta" = kaj δόξα = "doktrino"; nuna greka: Ορθόδοξοι) estas plena kaj kohera akcepto de doktrino. La termino estas uzata precipe en religiaj kuntekstoj kaj kontraŭmetita al herezo aŭ, ĝuste al heterodokseco.
Ortodokseco estas koncepto aplikebla al diversaj sciencoj de la homa sciaro. Oni vidu:
Religio
redaktiJudismo
redaktiOrtodoksa judismo sekvas la leĝon de la Torao, skribita kaj buŝa, konfiditaj laŭ la juda instruo, rekte de Dio al Moseo sur la Monto Sinajo en la jaro 2448 de la Hebrea kalendaro.
Tamen, ene de tiu tradicio kaj ortodokseco svarmas senfinaj religiaj fluoj, kiuj konformiĝas nur en monoteismo.
Kristanismo
redakti- Laŭ Katolikismo per Ortodokseco oni intencas la amplekson de la oficialaj instruaĵoj de la roma katolika eklezio.
- Laŭ ortodoksa kristanismo ortodokseco karakteriziĝas per rigida konfeso pri la instruaĵoj de Jesuo Kristo al kiu adheras de ĉiam la antikvaj kaj nunaj ortodoksismoj: principo kiu, laŭ ortodoksismo, ne estus sekvata de la katolika eklezio.
- Laŭ la kristanaj eklezioj, foriĝintaj aŭ foriĝintaj el la du supre menciitaj, ortodokseco estas adhero al iuj principoj anoncitaj el la Reformacio kiuj celas purigi kristanismon. La konfesioj, inter tiuj eklezioj, estas tiom multaj ke urĝas grava kompetenteco. Oni vidu: Paŭla penso, Reformacio, Apero de kristanismo
Ortodokseco laŭ la orientaj religioj
redakti- Ortodokseco laŭ Budhismo
- Ortodokseco laŭ Ortodoksa Bahaa Kredo
- Ortodokseco laŭ Hinduismo...
Filozofio
redakti- Ĝenerale, en filozofio, ortodokseco povas indiki amplekson da principoj de iu ‘’ideologio’’ aŭ ‘’pensfluo’’, aŭ ‘’religio’’ kaj ktp. Pro tio oni diras: ‘’ortodokseca marksismo’’ aŭ ‘’ortodokseca scienco’’.
Literaturo
redakti- Ortodoksio estas filozofia eseo de angla katolika verkisto Gilbert Keith Chesterton.