Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

La Ondes Martenot (aŭ Ondium MartenotMartenotondes musicale) estas frua elektronika muzika instrumento kun klavaro kaj glito. Ĝi estis inventita en 1928 de Maurice Martenot, kaj originale tre simila en sono al la teremino. La sonaj kapablecoj de la instrumento sekve pligrandiĝis per la aldono de filtrilo bankoj kaj ŝalteblaj laŭtparoliloj. La instrumento estas speciale konata por siaj tremigaj hezitadaj notoj produktitaj de la termionikaj valvoj tio produktas oscilantajn frekvencojn, kiujn oni aŭdas por la inaj voĉaj efikoj en la originala temo de Star Trek (Stelomigrado).

La muzikinstrumento ondes martenot
Pierre Vellones (maldekstre) kaj Maurice Martenot (dekstre)

La Ondes Martenot uziĝis de multaj komponistoj, plej notinde de Olivier Messiaen. Li uzis ĝin en multaj el siaj verkoj, ekzemple la Turangalîla-Symphonie kaj la Trois Petites Liturgies de la Présence Divine; en lia opero Saint François d'Assise tri instrumentoj estas uzataj. Inter aliaj komponistoj, kiuj uzis la instrumenton, troviĝas Pierre Boulez, Edgar Varese, Darius Milhaud, Arthur Honegger kaj Maurice Jarre.

Ĉe televido Barry Gray ofte uzis ĝin en siaj partituroj por la serio de Gerry Anderson. Ĝi ankaŭ uziĝis de Bryan Ferry sur la albumo As Time Goes By.

La instrumento ofte uziĝis en sonotrakoj por hororaj kaj sciencfikciaj filmoj, kaj ankoraŭ uziĝas de tempo al tempo. Ĝiaj uzoj inkluzivis Lawrence of Arabia (1962), Billion Dollar Brain (1967), Amélie (2001), kaj Bodysong (2003), de Jonny Greenwood de Radiohead (Radioĉapo). Oni ofte dankis GREENWOOD ke li alportis la Ondes al pli granda aŭdantaro per Kid A (2000), Amnesiac (2001) kaj Hail to the Thief (2003) albumoj de Radiohead. GREENWOOD uzis la Ondes ofte en siaj solopenoj, la sonotrako al Bodysong, kaj ankoraŭ verkis pecon por la instrumento titolita "Smear".

Videos

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti