Okcidenta Dezerto
La Okcidenta Dezerto de Egiptio estas areo de Saharo, kiu situas okcidente de la rivero Nilo, ĝis la libia landlimo, kaj sude de la Mediteranea Maro ĝis la limo kun Sudano. Ĝi estas unu el la tri dezertoj de Egiptio : la aliaj du estas la Orienta Dezerto (etendiĝanta de Nilo ĝis la Ruĝa Maro) kaj la Sinaja Dezerto (situanta ĉe la samnoma duoninsulo) [1].
Okcidenta Dezerto | |
---|---|
dezerto [+] | |
Lando | Egiptio |
Supermara alteco | 85 m [+] |
Koordinatoj | 26° 35′ 0″ N, 28° 25′ 0″ O (mapo)26.58333333333328.416666666667Koordinatoj: 26° 35′ 0″ N, 28° 25′ 0″ O (mapo) |
Okcidenta Dezerto | |
Vikimedia Komunejo: Western desert (Egypt) [+] | |
Priskribo
redaktiLa Okcidenta Dezerto estas ĉefe roka dezerto, kvankam areo de sabla dezerto konata kiel Granda Sablomaro situas okcidente kontraŭ la libia limo. La dezerto kovras areon de 680,650 km², kio estas du trionoj de la tera areo de Egiptio. La plej alta punkto estas sur la altebenaĵo Gilf Kebir kaj altiĝas ĝis 300 metroj super la averaĝa nivelo de la dezertsurfaco. La Okcidenta Dezerto estas dezerta kaj neloĝata krom serio de oazoj. Ĝi estis la sceno de konflikto en modernaj tempoj, precipe dum Dua Mondmilito.
La centra areo de la dezerto situas en la provinco Nova Valo, en la centra kaj okcidenta parto de la lando, proksimume 500 km sudokcidente de la ĉefurbo Kairo.
Varma dezerta klimato regas en la areo. La averaĝa jara temperaturo en la areo estas 25 °C. La plej varma monato estas aŭgusto, kiam la averaĝa temperaturo estas 34 °C, kaj la plej malvarma estas januaro, kun 14 °C. Meza jara pluvo estas 13 milimetroj. La plej pluva monato estas majo, kun averaĝe 2 mm da precipitaĵo, kaj la plej seka estas februaro, kun 1 mm da precipitaĵo.
Historio
redaktiEn prahistorio, la Okcidenta Dezerto verŝajne estis duon-arida prerio, hejmo de savanbestoj kaj ĉasistoj-kolektistoj. Signoj de abunda faŭno povas esti trovitaj en la rokpentraĵoj ĉe Gilf Kebir. Estas kredite ke tropaŝtado kaj klimata ŝanĝo kondukis al dezertiĝo kaj nuna geografio. Eĉ post tio, aliflanke, la oazoj restis loĝataj, kaj la Ĥarga Muzeo de Antikvaĵoj havas artefaktojn devenantaj de tempoj antaŭ la fruaj egiptaj regnoj.
En antikvaj tempoj, la areo estis konsiderita kiel sub la jurisdikcio de la Antikva Egiptio, kaj egiptaj restaĵoj povas esti trovitaj ĉie en la oazoj. En 525 a.K C., ekspedicio de la persa reĝo Kambizo la 2-a estis perdita en la dezerto serĉante la Orakolon de Amono, en Siva. En 333 la Orakolo de Amono estis vizitita de Aleksandro la Granda, kie li estis konfirmita kiel filo de Amono.
Kun la ensorbado de la regno de Egiptio en la Romia Imperion (vidu Aegyptus), la dezertregiono estis organizita en la provincon de Malsupra Libio, dum Kirenaiko iĝis Supra Libio. Kun la tempo, la regiono venis sub la jurisdikcion de la bizancanoj kaj iliaj posteuloj, la araboj, mamelukoj kaj la Otomana Imperio. En 1882, la regno de Egiptio iĝis brita protektorato, kaj en 1912 Italio postulis la teritorion en la oriento kiel kolonio de Libio.
En la 20-a jarcento, la okcidenta dezerto iĝis sceno de konflikto; Dum la Unua Mondmilito ĝi estis la loko de la Senussi Kampanjo (en) kontraŭ la britoj kaj italoj. La 1930-aj jaroj vidis pliiĝon en esplorado kaj mapado de ekspedicioj de britaj armeoficiroj, kiel ekzemple Ralph Bagnold kaj Pat Clayton, metigante la fundamenton por milittempaj operacioj de fortoj kiel ekzemple la Long Range Desert Group. Ĉi tiu periodo ankaŭ estis markita de la serĉo de Zerzura, mita oazo profunde en la dezerto. Dum 2-a Mondmilito, de junio 1940 ĝis novembro 1942, tio estis la loko de la Okcidenta Dezerta Kampanjo batalita inter la Akspotencoj (Italio kaj Germanio) kaj la Okcidentaj Aliancanoj (ĉefe Britio kaj ŝtatkomunumaj landoj, entute 15 nacioj) ĝis la Aliancita venko en novembro 1942 [2][3][4].
En modernaj tempoj, la egipta registaro instigis setladon en la oazoj kaj esploris por mineraloj, precipe nafto.
Oazoj
redaktiLa ses oazoj en la Okcidenta Dezerto estas:
Depresio Kattara
redaktiVidu Depresio Kattara por la ĉefa artikolo pri ĉi tiu temo.
La Depresio Kattara estas proksimume 15,000 kvadrataj kilometroj en grandeco (duono de la grandeco de Belgio) kaj estas plejparte sub marnivelo. La plej malalta punkto estas −133 metroj kaj ĉi tiu estas la dua plej malalta punkto sur la afrika kontinento. La fundo konsistas el sala ebenaĵo, kio signifas, ke la akvo ĉi tie estas sala kaj ne devus esti vidita kiel oazo. Proksimume dudek kilometrojn okcidente situas simila sed pli malgranda depresio enhavanta la Siwa Oazon, unu el la Okcidentaj Oazoj. Male al Kattara, tiuj oazoj ja havas trinkeblan akvon kaj limigitajn agrikulturajn elektojn.
Blanka Dezerto
redaktiProksimume 45 km norde de Farafra, unu el la Okcidentaj Oazoj, estas areo de ventoskulptitaj kalkŝtonaj rokformacioj. Pro ĝia blanka koloro ĝi estas nomita la "Blanka Dezerto". La ŝtonoj estas lernolibroekzemplo de ventofakto. Ĝi produktas imponan pejzaĝon:
Galerio
redaktiBibilografio
redakti- Firestone: Egypt (10a ed 2010) Lonely Planet(ISBN 978-1-74179-314-7)
- McLachlan: Egypt (3rd ed 2000) Footprint Guides(ISBN 1 900949 68 7)
- Pitt: El crisol de la guerra: Desierto occidental 1941 (1980) Jonathan Cape(ISBN 0 224 01771 3)
- Playfair: Guerra en el Mediterráneo vol I (1956) HMSO ISBN (ninguno)
- Sattin: Discover Egypt (2a ed. 2012) Lonely Planet(ISBN 978-1-74220-224-2)
- Thompson, Folkard: Egypt Dorling Kindersley (2001; reimpresión 2011)(ISBN 978 1 4053 5787 6)
Referencoj
redakti- ↑ Western Desert at Encyclopædia Britannica
- ↑ Firestone pp320-367
- ↑ Sattin pp267-293
- ↑ Thompson, Folkard pp252-263