Obernai
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Obernai (stacidomo). |
Obernai (germane Oberehnheim, alzace/alemane Ewernah) estas urbo en la franca regiono Alzaco (laŭgermane Elzaco) en la departemento Bas-Rhin kun 10 689 (2011) loĝantoj. Ĝi situas 25 kilometrojn sude de Strasburgo.
Obernai | |||||
germane: Oberehnheim | |||||
komunumo | |||||
Urbocentro de Obernai
| |||||
|
|||||
komunumo en Francio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Oficiala nomo: Obernai | |||||
Regno | Francio | ||||
Regiono | Alzaco | ||||
Departemento | Bas-Rhin | ||||
Arondismento | Sélestat-Erstein | ||||
Kantonoj de Francio | Obernai | ||||
komunumaro | Lando de Sankta Odilia | ||||
Rivero | Ehn | ||||
Situo | Obernai | ||||
- koordinatoj | 48° 27′ 47″ N 7° 28′ 58″ O / 48.46306 °N, 7.48278 °O (mapo) | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 150 m s. m. | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- alteco | 146 m s. m. | ||||
Areo | 25,78 km² (2 578 ha) | ||||
Loĝantaro | 10 689 (2011) | ||||
Denseco | 414,62 loĝ./km² | ||||
Urbestro | Bernard Fischer | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 67210 | ||||
INSEE | 67348 | ||||
Vikimedia Komunejo: Obernai | |||||
Retpaĝo: www | |||||
Turismo
redaktiObernai estas la dua plej turisma urbo de la departemento Bas-Rhin post la eŭropa ĉefurbo Strasburgo. Obernai bonŝancas pro neordinara allogeco ĉar ĝi nestas ĉe la piedo de la montaro Vogezoj kaj la monto Sankta Odilia, kaj situas ĉe la vinvojo de Elzaco. Tiu historia urbo apartenis al ligo de liberaj urboj de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, konata per la nomo «dekapolo» aŭ Ligo de Dek Urboj. Ĝi provizas al siaj loĝantoj kaj gastoj plej agrablan vivmedion kaj vivkondiĉojn. Oni spertas ĝustan ekvilibron inter la urba medio de la centro kun ĝiaj servoj, kaj ĝia ĉirkaŭa sereniga kamparo.
La ĉarmo de tiu elzaca urbo fontas el ĝiaj remparoj, ĝiaj tradiciaj trabfakaj domoj, konstruitaj per traboj kaj argilo, ĝia sonorilturo, kaj ĝia historia urbocentro. La multaj trajtoj kiel urbo kultura, sporta, entreprenema, frandema, historia, ornamita de floroj, ravas onin. Obernai efektive anas en "la plej belaj francaj devojiĝoj" (franclingve « Plus beaux détours de France »).
Obernai proponas vastan elekton por loĝado. La turisma oficejo kalkulas ne malpli ol 2700 litoj inter meblitaj lueblaj apartamentoj, ĉambroj en privataj domoj, hoteloj inter 2 ĝis 4 steloj, familiaj domoj por ferioj, familia feria vilaĝo kaj urba 3-stela tendumejo.
Trafiko
redaktiSituante 25 kilometrojn sude de Strasburgo kaj 15 minutojn de ties internacia flughaveno, Obernai situas en la centro de Elzaco. La ĉefaj aŭtoŝoseoj proksimas al Obernai, kaj la fervojo Sélestat-Strasbourg konektas ĝin al rapida trajno TGV, ebligante vojaĝon al Parizo en malpli ol 3 horoj. Ĉiujare Obernai gastigas milojn da turistoj venintaj pro ĝia kuirarto, ĝia historio, ĝia agemo, ĝiaj festoj.
Kuirarto
redaktiUzante ĉiujn eblecojn inter kreemo kaj alzaca kuirarto, la kuiristoj de la restoracioj de Obernai scipovos kontentigi ĉies apetiton. En sincera kaj varma etoso, 11 vindrinkejoj provizos vin per lokaj specialaĵoj, kiel la tradicia saŭrkraŭto, la viandaĵa plado « baeckeoffe » kaj flamtortoj. Ankaŭ indas malkovri, laŭ Michelin-gvidlibro, 2-stelajn gastronomiajn restoraciojn.
Edukado kaj kulturo
redaktiObernai konstruis imponan aron de edukaj, komercaj, sportaj kaj distraj konstruaĵoj. Dum la tuta jaro, okazas trafendaj kulturaj kaj sportaj eventoj. La « Estivales » dum la somero, la internacia triatlono, la dumnokta kurado "Hans", la festivalo de la nova cirko, la organa foiro BiObernai, la festivalo de aŭtuno, la tradicia kristnaska bazaro ktp. La asocioj de Obernai (pli ol cent) ankaŭ aktive fortigas ĝian viglecon.
Industrio
redaktiObernai estas ankaŭ unu el la plej bela ekonomia montrofenestro de la regiono dank'al siaj 8000 laborpostenoj. Grandaj entreprenoj, kiel Hager, la bierfarejo Kronenbourg, Triumph, CMO, Ebm Papst, Steoffler, Supra kaj multaj malpli grandaj troviĝas tie ĉi.
Bildaro
redakti-
Bazara placo
-
Sonorilturo
-
Kirko Petro kaj Paŭlo
-
Place de l’Étoile
-
Monumento por la Malgré-nous
-
Vidindaj tegmentoj en la urbocentro
Partneraj urboj
redakti- Gengenbach en Badeno, Germanio jam ekde 1958
- Pully en Svislando
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti