Oahu
Oahu [o-A-hu] (havaje Oʻahu) estas la tria plej granda insulo en la havaja insularo, kaj havas la plej grandan loĝantaron. Ĉirkau 870 000 personoj loĝas sur Oahu, pli ol la kuna loĝantaro de la aliaj ĉefaj insuloj. La ĉefurbo kaj plej granda urbo de la ŝtato, Honolulu, lokiĝas sur la sudorienta bordo. Pro tio la moknomo de Oahu estas The Gathering Place (La Kunvenejo).
Oahu | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Supermara alteco | 1 220,1144 m [+] | |
Koordinatoj | 21° 29′ N, 157° 58′ U (mapo)21.485-157.965Koordinatoj: 21° 29′ N, 157° 58′ U (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Kaʻala [+] | |
Akvokolektejo | 1 545 km² (154 500 ha) [+] | |
Areo | 1 545 km² (154 500 ha) [+] | |
Loĝantaro | 976 372 [+] (2012) | |
Horzono | UTC-10:00 [+] | |
Oahu | ||
Vikimedia Komunejo: Oahu [+] | ||
Krom Honolulu, aliaj gravaj lokoj en Oahu estas:
- Pearl Harbor, kiun la japana flugarmeo atakis la 7-an de decembro 1941;
- la norda bordo (North Shore), sur kiu grandaj marondoj falas ĉiuvintre, kaj sur kiu "surfado" estas populara.
- Internacia Flughaveno de Honolulu
Loĝantaro: 876 156 (laŭ la censo de 2000)
Areo: 1 574 kvadrataj kilometroj (608 kvadrataj mejloj)
Vidu ankaŭ
redaktiGalerio
redakti-
vidata de satelito -
historia mapo (ĉ, 1888) -
la haveno de Honolulu vidata el aviadilo -
Honolulu, fone la Pacifiko