„ Brilo de Fantomo estas, plejparte, poezia prozo, en kiu la aŭtorino, per fluanta stilo, verŝas siajn pli intimajn sentumaĵojn, kiaj ajn fantaziajn ili estu, sed, surbaze de personoj plimalpli imagaj, kies farojn, bonajn, malbonajn aŭ indiferentajn, oni povas trovi ĉiu tage. Kvar generaciojn de sama falilio tuŝas la romano kaj oni mense rigardas la diversajn reagojn de liaj roluloj, laŭ temperamento kaj influo de la loka kaj tempa medio sub kiuj li troviĝas.
Ne, ĝi ne estas rakonto pri fantomoj, kiel la titolo kredigas, kvankam en la kamparo ili impresas sur la spiritojn de ties enloĝantoj, pli intense ol veraj vivantaj estaĵoj. Ĝi estas rakonto pri la homa vivo, produkto de observemo en revanta intelekto de persono kiu vidis multon.
Vere, kiel diras la eldonisto, oni ne enuos legante Brilo de Fantomo. Kelkfoje, oni trovas malgravajn preseraretojn kaj, nur laŭ literatura vidpunkto, ankaŭ dubesencajn frazojn ĉe la 34a paĝo, 9a kaj 10a linioj. ” |