Livada (Satu Mare)
urba komunumo en Rumanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Livada |
Livada (jen rumane, hungare Sárköz [ŜA:Rkøz], germane Wiesenhaid [VI:zenhajt]) estas urbo en Rumanio nordoriente de Satu Mare. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Adrian (Livada), Dumbrava kaj Livada Mică.
Livada | ||
---|---|---|
Urbo | ||
urbeto en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Satu Mare | |
Alinome | Șarchiuz (iam), Sárköz (hungare), Wiesenhaid (germane) | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 52′ N, 23° 8′ O (mapo)47.862523.126666666667Koordinatoj: 47° 52′ N, 23° 8′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 137 m | |
Poŝtkodo | 447180 | |
Loĝantaro | 6,773 (en 2011; 7.004 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 138039 | |
Livada estis deklarita urbo en la jaro 2006. Ĝi situas ĉe la fervoja linio de Satu Mare al Bixad kaj ĉe la eŭropa vojo E58 inter Halmeu kaj Baia Mare.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 2 502 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 estis 5 187 (rumanoj, 76 % da hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estis en 1270. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj homoj
redakti- Kálmán Fodor (Majsamiklósvár, 6-a de novembro 1929 – Livada, 29-a de junio 1980): pentristo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de distrikto Satu Mare
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Preĝejo en Livada