Lago de Türlen
La Lago de Türlen (germane Türlersee) estas malgranda lago en la distrikto Affoltern en Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi situas okcidente de la montoĉeno Albis duone sur la teritorio de Hausen ĉe Albis kaj de Aeugst ĉe Albis. El la lago fontas la rivero Reppisch. La lago havas longecon de proksimume 1,4 km kaj larĝecon de 0,5. Je ĝia suda fino troviĝas la strandbanejo Türlen kaj la vilaĝeto Türlen, kiu donis al la lago sian nomon kaj estas municipo de la komunumo Hausen ĉe Albis.
Lago de Türlen Türlersee | ||
---|---|---|
lago | ||
Ĉefaj fontoj | diversaj riveretoj | |
Ĉefaj elfluoj | Reppisch | |
Setlejoj | Türlen | |
Areo de la baseno | 1 829 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 680528 / 235816 (mapo)47.2683333333338.5027777777778643Koordinatoj: 47° 16′ 6″ N, 8° 30′ 10″ O; CH1903: 680528 / 235816 (mapo) | |
Supermara alteco | 643 m | |
Surfaca areo | 49 ha | |
Maksimuma longo | 1,4 km | |
Maksimuma larĝo | 500 m | |
Akva volumeno | 0,005 km³ | |
Maksimuma profundo | 22 m | |
Averaĝa profundo | 8 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 4 tagoj | |
Legendo pri la estiĝo de la lago
redakti"Kie hodiaŭ etendiĝas la lago, iam estis bela kamparbieno. La posedanto havis unu solan filinon, kiu trovis la plaĉon de la kastelsinjoro de la Schnabelburg. La honorhava infano tamen persisteme rezistis al lia varbado. Tiam la kastelsinjoro konvinkis la patron porti je noktomeze sian filinon al la kastelo. Li malfermis la pordon kaj entiris la rezistantan knabinon. Kiam la knabino rimarkis, kio estis la afero, ŝi elkriis malbenon kontraŭ sian patron. En la sama momento helega fulmo falegis de la ĉielo kaj trafis ŝian gepatran domon. Ŝi vidis, kiel flama abismo malfermiĝis kaj la bela bieno kun ĉiuj kampoj malaperis en ĝi. La venontan matenon je ĉi-tiu loko troviĝis la lago (laŭ K.W.Glättli, «Zürcher Sagen» [Zurikaj Legendoj],1959).