Lago de Bielo
Lago de Bielo (germane Bielersee, france Lac de Bienne) estas lago en la okcidento de Svislando. Ĝi estas konektita kun la Lago de Neŭŝatelo per la rivero Thielle (germane Zihl) kaj la Lago de Morato per rivero Broye. Je ĝia norda fino situas la urbo Bielo.
Biel Bielersee Lac de Bienne | ||
---|---|---|
lago • area not part of a municipality of Switzerland | ||
Insuloj | Sankt-Petro-Insulo | |
Areo de la baseno | 8 305 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 579348 / 214739 (mapo)47.0833333333337.1666666666667429Koordinatoj: 47° 5′ N, 7° 10′ O; CH1903: 579348 / 214739 (mapo) | |
Supermara alteco | 429 m | |
Surfaca areo | 39,3 km² | |
Maksimuma longo | 15 km | |
Maksimuma larĝo | 4,1 km | |
Akva volumeno | 1,12 km³ | |
Maksimuma profundo | 74 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 58 tagoj | |
Vinifuni estas funikularo super Lago de Bielo. La linio kondukas de Ligerz (Talstation) je 437 m al Prêles je 820 m sur altebenaĵo Tessenberg, parto de la Ĵurasa montaro. La linio havas longon de 1 198 m kun diferenco de alteco de 383 m kaj maksimuma deklivo de 40%.
Duoninsulo Sankt-Petro-Insulo
redaktiĈe la suda flanko de la lago situas la duoninsulo Sankt-Petro-Insulo, kiu estas konata, ĉar sur ĝi dum pluraj semajnoj restadis la konata verkisto kaj pedagogo Jean-Jacques Rousseau.
La 30an de aŭgusto 2013 la postsomera kunveno de Svisa Esperanto-Societo SES okazis sur la insulo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lago de Bielo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)