Katedralo de Akeno
La Katedralo de Akeno (germane Aachener Dom kaj france Cathédrale d'Aix-la-Chapelle) estas katolika katedralo situanta en la germana urbo Aachen (Akeno), okcidente de la lando je malmultaj kilometroj de la landlimo kun Belgio kaj Nederlando.
Katedralo de Akeno | ||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 50° 46′ 29″ N, 6° 5′ 2″ O (mapo)50.774756.0839222222222Koordinatoj: 50° 46′ 29″ N, 6° 5′ 2″ O (mapo) | |||||||||||||||||||||||||||
Arkitekto | Odo of Metz | |||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo | 9-a jarcento | |||||||||||||||||||||||||||
Katedralo de Akeno | ||||||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Aachen Cathedral [+] | ||||||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||
La Katedralo de Akeno estas konsiderata kiel la plej antikva en la nordo de Eŭropo. Ĝiaj spuroj venas ekde la iama Palaca Kapelo konstruita de la franka imperiestro Karolo la Granda fine de la 8-a jarcento. Ekde tiu centra nukleo, la templo estis pligrandigata kaj pliriĉigata dum la sekvaj jarcentoj ĝis la nuna katedralo, kiu estas kunaĵo de diversaj stiloj.
La Katedralo de Aachen estis unu el la 12 unuaj lokoj inkluditaj en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko.