Kastelo de La Mota
Ĉefa altiraĵo de Medina del Campo, en la provinco Valadolido, Kastilio kaj Leono, Hispanio estas la Kastelo de La Mota (de la monteto) fakte sur monteto kiu dominas kaj la urbon kaj la komarkon.
Kastelo de La Mota | ||
---|---|---|
burgo, monumento [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Kastilio kaj Leono | |
Koordinatoj | 41° 18′ 32″ N, 4° 54′ 30″ U (mapo)41.3089-4.90833Koordinatoj: 41° 18′ 32″ N, 4° 54′ 30″ U (mapo) | |
Materialo | briko [+] | |
Kastelo de La Mota | ||
Vikimedia Komunejo: Castillo de la Mota [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
El tie estis iam murego, ampleksigita trifoje, kiu enhavis iam la tutan urbon, el kiu survivas nur kelkaj restaĵoj. Ĝi estis konstruita per la tipa ruĝa briko, kaj ŝtono nur por detaloj. Ĉefaj elementoj estas la ĉefturo kaj la korto, dum la kapelo kaj enirhalo estas 20-a-jarcentaj.
En la 15-a jarcento la kastelo ludis gravan rolon en la enlandaj militoj ĉefe inter partioj de nobeloj: preskaŭ ĉiam la kastelo estis kontrolita de plej monarkisman partion, dum la urbon kontrolis pli burĝa partio. Ankaŭ dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio en la 16-a jarcento okazis same. Tio pruvis la teorion ke tre ofte kasteloj ne protektis la urbon, sed protektis sin kontraŭ la urbon.
Krome ĝi estis loĝloko de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio kaj de ilia filino Johana de Kastilio. Aparte la kastelo estis prizono de gravuloj kiel Hernando Pizarro (frato de Francisco Pizarro), la politikisto Rodrigo Calderón, la duko Fernando de Kalabrio, la grafo Aranda kaj Cezaro Borgia kiu sukcesis spektaklan fuĝon.
Post la Hispana Enlanda Milito, la generalo Francisco Franco donis la kastelon kiel centra sidejo de la Ina Frakcio de la faŝisma partio FET y de las JONS. Nun la kastelo de La Mota estas propraĵo de la regiona registaro Junta de Castilla y León uzata kiel centro de kongresoj, kursoj, seminarioj ktp., same kiel por turismaj kaj kulturaj uzoj.
La kastelo estis deklarita Bien de Interés Cultural (BIC, Havaĵo de Kultura Intereso) la 8an de Novembro 1904.
Eblas viziti la kastelon senpage kaj laŭ diversaj tipoj de gviditaj vizitoj. Eblas aranĝi tion en la Vizitejo kiu estas antaŭ la kastelo.
Bibliografio
redakti- URREA FERNÁNDEZ, Jesús y PARRADO DEL OLMO, Jesús M.: Historia de Medina del Campo y su tierra. Nacimiento y expansión. Vol. 1. Ayuntamiento de Medina del Campo, 1986. ISBN 84-505-4412-2
- COBOS GUERRA, Fernando kaj DE CASTRO FERNÁNDEZ, José Javier: Castillos y Fortalezas Castilla y León. EDILESA, León, 1998. ISBN 84-8012-186-6