Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Kaišiadorys

urbo en Litovio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaišiadorys (stacidomo).

Kaišiadorys [kajŝjaDO:ri:s] estas urbo en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Kaišiadorys, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaunas (Kaŭno). En 2023 en la urbo vivis 8 590 loĝantoj sur areo de 11 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 781 loĝantoj/km². La urbo troviĝas ĉe la centra aŭtoŝoseo inter Kaŭno kaj Vilno.

Kaišiadorys
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Kaŭno (formale ĝis 2010)
Komunumo komunumo Kaišiadorys
Poŝtkodo LT-56001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 590  (2023) [+]
Loĝdenso 781 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 51′ N, 24° 27′ O (mapo)54.8524.45Koordinatoj: 54° 51′ N, 24° 27′ O (mapo) [+]
Alto 73 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kaišiadorys (Litovio)
Kaišiadorys (Litovio)
DEC
Situo de Kaišiadorys

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kaišiadorys [+]
vdr

Etimologio

redakti

La urbonomo estas nekutima en norda Eŭropo pro siaj aziaj radikoj. Kaišiadorys estis nomita laŭ tatara nobelulo, Ĥajŝadar, kiu vivis en la areo dum la 16-a jarcento.

Konataj urbanoj

redakti
  • La unua Prezidanto de la restarigita sendependa Respubliko Litovio, Algirdas Brazauskas, estis lernanto en Kaišiadorys en sia junaĝo; mezlernejo tie nomiĝas laŭ li.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
 
la urba katedralo