Juda tombejo de Worms
La juda tombejo de la urbo Worms en Germanio, nomata Heiliger Sand, do "sankta sablo", konsideriĝas la plej malnova ankoraŭ ekzistanta juda tombejo de Eŭropo. Ĝi probable instaliĝis samtempe kun la konstruo de la unua sinagogo de Worms, en la jaro 1034. La plej malnova ĝis la nuntempo konservita tomboŝtono, kies nomo konatas, de Jakob ha-Baĥur, estas el la jaro 1076. Tamen ankoraŭ troveblis unu pli aĝa ŝtono, de 1058/59, kvankam ties skribaĵoj ĝis nun ne plene deĉifreblis kaj la nomo de la mortinto tial ne konatas. Sume la tombejo ampleksas proksimume 2000 tombojn. Post kiam en 1911 malfermiĝis nova juda tombejo ekster la urbocentro, la historia tombejo Heiliger Sand apenaŭ plu uziĝis por novaj entombigoj - tamen ankoraŭ en la 1930-aj jaroj okazis unuopaj entombigoj.
Juda tombejo de Worms | ||
---|---|---|
juda tombejo [+] | ||
Lando | Germanio | |
Regiono | Rejnlando-Palatinato | |
Situo | Worms | |
- koordinatoj | 49° 37′ 47″ N, 8° 21′ 20″ O (mapo)49.6297222222228.3555555555556Koordinatoj: 49° 37′ 47″ N, 8° 21′ 20″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 0,02 km² (2 ha) [+] | |
Areo | 0,02 km² (2 ha) [+] | |
Juda tombejo de Worms | ||
Vikimedia Komunejo: Heiliger Sand, Worms [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La tomboŝtonoj de la judaj kleruloj Meir von Rothenburg (מאיר בן ברוך מרוטנבורג, mortis en 1293) kaj de Alexander ben Salomon Wimpfen (mortis en 1307) apartenas al la plej gravaj tombaj monumentoj de la tombejo kaj estas la celo de multaj judaj vizitantoj el la tuta mondo. Pliaj historie aparte gravaj tomboŝtonoj aparte troveblas en la tiel nomata "rabena valo" (germane „rabenonental“) de la tombejo kaj en ties proksima ĉirkaŭaĵo: tie interalie troveblas la tomoj de la rabenoj Nathan ben Isaak (mortis en 1333), Jakob ben Moses haLevi Molin (יעקב בן משה מולין), akronime nomata "MaHaRil", (mortis en 1427), Meir ben Isaak (mortis en 1511) kaj Elia Loanz, nomata "Baal-Ŝem" (mortis en 1636).
Ne ĉiuj elstaraj rabenoj de la komunumo sukcesis ĉi tie esti entombigataj: Ekzemple la fama juda klerulo Abraham Samuel ben Isaak Baĥaraĥ de la juda komunumo de Worms, kiu kun sia komunumo estis forpelita dum kontraŭjuda pogromo de la jaro 1615, fuĝis al la dekstra flanko de la rivero Rejno (al la graflando Hesio-Darmstadt), mortis en la proksima urbo Gernsheim la 2-an de majo 1615 en aĝo de nur 40 jaroj kaj estis entombigita en la vinkultiva vilaĝo Alsbach, 25 kilometrojn pli nordoriente. Sekve multaj aliaj judoj elektis tombon apud la famulo. Tiu fakto kaŭzis, ke la juda tombejo de Alsbach iĝis la centra juda entombigejo de suda Hesio, en kiu judoj el 14 sinagogaj komunumoj kaj 32 civitanaj komunumoj ĉi tie serĉis postmortan ripozon. Iusence ĝi konsidereblas eksterurba "filio" de la fama tombejo de Worms.
La "perspektivo de Martin Buber"
redaktiLa juda filozofo Martin Buber (tiutempe vivanta en la proksima urbeto Heppenheim) en sia skribe notita interparolo kun la luteranisma teologo Karl Ludwig Schmidt la 14-an de januaro 1933 priskribas promenon tra la juda tombejo de Worms, kaj elstarigas la daŭran teologian elektiĝon de la izraela popolo:
|
Fotoj
redakti-
tomboŝtono de Jakob ha-Baĥur de 1076/1077, la dua plej malnova tomboŝtono la tombejo
-
tomboj de la rabenoj Meir von Rothenburg (מאיר בן ברוך מרוטנבורג, maldekstre) kaj de Alexander ben Salomon Wimpfen
-
tomboŝtono de la rabeno Jakob Molin (יעקב בן משה מולין), nomata Maharil, 1427, en la "rabena valo". Laŭ lia deziro, ĝi staras sole, kaj estas la sola loka tomboŝtono direktigita orienten.
-
tomboŝtono de la rabeno Naphtali Hirsch Spitz / Naftali Hirŝ Ŝpic, en la rabena valo
Literaturo
redakti- Otto Böcher: Der alte Judenfriedhof zu Worms. (Rheinische Kunststätten 148). Neusser Verlag kaj Druckerei, Neuss 1992. ISBN 3-88094-711-2
- Fritz Reuter: Warmaisa: 1000 Jahre Juden in Worms. Jüdischer Verlag bei Athenäum, Frankfurt am Main 1987. ISBN 3-610-00405-3
- Fritz Reuter, Christa Wiesner: Der Judenfriedhof zu Worms. In: Ein edler Stein sei sein Baldachin. Jüdische Friedhöfe in Rheinland-Pfalz. Eldonita fare de la landa oficejo pri konservado de monumentoj Landesamt für Denkmalpflege Rheinland-Pfalz, Mainz 1996
- Michael Brocke: Gedenken zu Wort kommen lassen. Zur Erforschung des mittelalterlichen Friedhofs Worms Arkivigite je 2014-04-16 per la retarkivo Wayback Machine. En Kalonymos 13 (2010), n-ro 4, paĝoj 10-14, ISSN 1436-1213.
- Thomas Bormann: Mainz: Mil jaroj da juda mikrokosmo. Judoj en Mainz, Speyer kaj Worms - en la "rabinejo de ŜUM". Ampleksa artikolo esperantlingva en GEJ-Gazeto 3.87 (majo-junio 1987), red. Thomas Pusch, fokusa temo: judoj en Germanio, paĝoj 10-13.
Eksteraj ligiloj
redakti- informoj pri la tombejo en la retejo de la urbo Worms Arkivigite je 2007-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- la juda tombejo „Heiliger Sand“ en la retejo Alemannia Judaica
- informoj en la anglalingva retejo International Jewish Cemetery Project Arkivigite je 2015-02-06 per la retarkivo Wayback Machine